Lucius Vibullius Hipparchus Tiberius Claudius Atticus Herodes estis greka retorikulo, politikisto kaj filantropo serve de la Romia Imperio kaj fama pro sia riĉeco kaj mecenatismo. Herodo Atika estis konata pro siaj sennombraj pederastaj rilatoj. Lia amo al sia adopta filo Polideŭkiono kreis skandalon tiuepoke, ne pro la sekso aŭ aĝo de la junulo, sed pro la intenseco de ilia interrilato, konsiderata malmodera kaj malkonvena por la epoko. Kiam la junulo antaŭtempe mortis, tiel kiel la imperiestro Hadriano agis rilate al sia amato Antinoo, Herodo Atika konstruigis serion da statuoj kaj monumentoj liaomaĝe.[1]. La cinika filozofo Demonakso akuzis Luciano-n havi leteron de la mortinta Polideŭkiono. Kiam Herodo petis lin informi pri la diraĵo de la teksto, Demonakso raportis ke la junulo estis malĝoja pro tio ke sia amato ne estis veninta preni lin. La vivo de Herodo Atika estas preskribita en la verkoj de Filostrato, "Vivo de la Sofistoj", kaj Aŭlo Gelio, "Atikaj Noktoj", samkiel en la korespondado de Marko Kornelio Fronto.

Ηρώδης ο Αττικός
(101-177)
Busto de Herodo Atika.
Busto de Herodo Atika.
Persona informo
Λούκιος Βιβούλλιος Ίππαρχος Τιβέριος Κλαύδιος Αττικός Ηρώδης
Lucius Vibullius Hipparchus Tiberius Claudius Atticus Herodes
Naskiĝo 101
en Maratono, Grekio
Morto 177
en Maratono, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Loĝloko Atiko vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Tiberius Claudius Atticus Herodes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Vibullia Alcia Agrippina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Tiberius Claudius Atticus Herodianus (en) Traduki kaj Claudia Tisamenis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Appia Annia Regilla (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Atticus Bradua (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto
retorikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Herodo Atika ( greke: Ἡρώδης; p.K. 101-177) estis atena retorikisto, same kiel romia senatano. Granda bonfara mecenato, li kaj lia edzino Appia Annia Regilla, al kies murdo li eble respondecis, komisiis multajn atenajn publikajn konstrulaborojn, pluraj el kiuj staras ĝis la nuntempo.

Li estis unu el la plej konataj figuroj de la Antonina Periodo, kaj instruis retorikon al la romiaj imperiestroj Marko Aŭrelio kaj Lucius Verus (130-169), kaj estis levinta al la konsulejo en 143. Lia plena nomo kiel romia civitano estis Lucius Vibullius Hipparchus Tiberius Claudius Atticus Herodes.

Laŭ Filostrato, Herodo Atika, en posedo de la plej bona eduko kiun mono povas aĉeti, estis fama propagandisto de la Dua Sofismo[2]. Trapasinte la "cursus honorum"[3] de burĝaj postenoj, li montris talenton por konstruinĝenierarto, precipe la dezajno kaj konstruado de akvoprovizadosistemoj.

La Nimfeo en Olimpio estis unu el liaj plej karaj projektoj. Tamen, li neniam perdis sian interesojn pri filozofio kaj retoriko, iĝante instruisto mem.

Unu el liaj studentoj estis la juna Marko Aŭrelio, lasta el la "Kvin Bonaj Imperiestroj". Moses Israel Finley (1912-1986) priskribas "Herodo Atika"-n kiel "patronon de la artoj kaj beletroj, publika bonfaranto kun imperia skalo, ne nur en Ateno sed aliloke en Grekio kaj Malgranda Azio, tenanto de multaj gravaj postenoj, amiko kaj parenco de imperiestroj."

Deveno kaj familio

redakti

Herodo Atika estis greko el atena deveno. Lia deveno povas esti spurita al la atena nobelino Elpinica (510 a. K. - 450 a. K.), duonfratino de la ŝtatisto Kimono kaj filino de [[[Miltiado]]. Li postulis genlinion de serio de mitaj grekaj reĝoj, nome: Tezeo, Cekropso, kaj Eako, same kiel la dio Zeŭso.

La familio de lia patro, konata kiel la Claudii de Maratono, ekstariĝis al eminenteco en la malfrua unua jarcento a.K., kiam lia praprapraavo Herodo kaj lia prapraavo Eŭkles de Maratono, forĝis ligilojn kun Julio Cezaro kaj Aŭgusto. La familio ricevis romian civitanecon de imperiestro Klaŭdio, ricevinte la romian trianomon Claudius. Ili estis escepte riĉaj.

La patro de Herodo, Tiberius Claudius Atticus Herodes eniris la romian Senaton kaj iĝis romia konsulo, la unua atenano kiu konkeris tiun postenon. Lia patrino estis la riĉa heredantino Vibullia Alcia Agrippina. Li havis fraton nomitan Tiberius Claudius Atticus Herodianus kaj fratinon nomitan Claudia Tisamenis. Liaj patrinflankaj geavoj estis Claudia Alcia kaj Lucius Vibullius Rufus, dum lia patroflanka avo estis "Tiberius Claudius Hipparchus Marathonios".

Liaj gepatroj estis parencaj kiel onklo kaj nevino. Lia patrinflanka avino kaj lia patro estis fratino kaj frato. Lia patrinflanka onklo Lucius Vibullius Hipparchus estis Arkonto de Ateno en la jaroj 99-100 kaj lia patrinflanka kuzo, "Publius Aelius Vibullius Rufus", estis Arkonto de Ateno inter 143-144.

 
Busto de Polideŭkiono, la favorito de Herodo Antika.

Herodo Atika estis naskita en Maratono, Grekio, kaj pasigis siajn infanjarojn inter Grekio kaj Italio. Laŭ Juvenalo li ricevis edukadon pri retoriko kaj filozofio el multaj el la plej bonaj instruistoj de la greka kaj romia kulturo. Dum sia vivo, aliflanke, Herodo Atika restis totale greka en sia kultura perspektivo.

Li estis studanto de Favorino (80-260) kaj heredis la bibliotekon de Favorino. Kiel Favorino, tiel li estis severa kritikisto de la Stoikismo:

"tiuj ĉi disciplinoj de la senemocia kulto, kiuj volas esti konsiderataj trankvilaj, kuraĝaj kaj firmaj ĉar ili montras nek deziron nek ĉagrenon, nek koleron nek plezuron, eltranĉas la plej aktivajn emociojn de la spirito kaj maljuniĝas en torporo, malvigla, nervigita vivo."

En 125, imperiestro Hadriano nomumis lin prefekto de la liberaj urboj en la romia provinco de Azio. Li poste revenis al Ateno, kie li famiĝis kiel instruisto. En la jaro 140, Herodo Atika estis elektita kaj funkciis kiel Arkonto de Ateno.

Poste tiun saman jaron, la imperiestro Antonino Pia invitis lin al Romo el Ateno por eduki siajn du adoptitajn filojn, la estontajn imperiestrojn Marko Aŭrelio kaj Lucio Vero (130-169). Iom poste, li estis fianĉigita al Appia Annia Regilla, riĉa aristokratino, kiu estis parenca al la edzino de Antonino Pia, Faustina la Maljuna (100-140).

Kiam Regilla kaj Herodo Atika geedziĝis, ŝi estis 14 jaraĝa kaj li estis 40. Kiel signo de sia amikeco, Antonino Pia nomumis Herodon Atikan konsulo en 143.

Herodo Atika kaj Regilla kontrolis grandan areon ĉirkaŭ la tria mejlo de la Apia Vojo ekster Romo, kiu estis konata kiel la "Triopio" (el Triopo, Reĝo de Tesalio). Dum siaj ceteraj jaroj li vojaĝis inter Grekio kaj Italio.

Iom da tempo post lia konsulejo, li revenis al Grekio permanente kun sia edzino kaj infanoj.

En 160, la jaro kiam ŝia frato estis konsulo, Regilla, okmonata graveda, estis brutale piedbatita en la abdomeno fare de liberiginto de Herodo Atika nomita Alkimedo. Tio igis ŝin iri en trofruan akuŝon, mortigante ŝin.

Konsulo Appius Annius Atilius Bradua faris akuzojn kontraŭ sia bofrato en Romo, asertante ke Herodo Atika ordonis ŝin bati ĝismorte; la imperiestro Marko Aŭrelio senkulpigis sian maljunan tutoron de la murdo de sia edzino.

Herodo Atika estis la instruisto de tri famaj studantoj: Aĥilo, Memno kaj Polideŭkiono. "La maljuna Herodo Atika en publika paroksismo de malespero ĉe la morto de sia eble eromeno[4] Polydeŭkiono, komisiis ludojn, surskribojn kaj skulptaĵojn en abundega skalo kaj tiam mortis, nekonsolebla, baldaŭ poste." Li ankaŭ instruis multajn oratorojn kaj filozofojn kiel Aristoklo de Pergamono (150-180).

Herodo Atika havis eminentan reputacion pro sia literatura verko, la plej granda parto de kiu nun estas perdita, kaj estis filantropo kaj patrono de publikaj konstrulaboroj. Li financis pli da konstruprojektoj en romia Grekio ol iu ajn krom la romiaj imperiestroj, inkluzive de:

Li ankaŭ konsideris malfermi kanalon tra la Istmo de Korinto, sed estis malinstigita pri efektivigado de la plano ĉar la sama aĵo estis malsukcese provita antaŭe fare de la imperiestro Nerono.

Tra sia tuta vivo, Herodo Atika havis ŝtorman rilaton kun la civitanoj de Ateno, sed antaŭ ol li mortis li estis repacigita kun ili. Kiam li mortis, la civitanoj de Ateno donis al li honoran entombigon, lia entombigo okazante en la Panatena Stadiono en Ateno, kiun li komisiis.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Revista de Folklore
  2. La Dua Sofismo estas literaturhistoria esprimo rilatanta al la grekaj verkistoj kiuj prosperis dum la regado de Nerono ĝis ĉ. 230 p.K. kaj kiuj estis katalogitaj kaj festitaj fare de Filostrato en sia "Vivoj de la sofistoj".
  3. La cursus honorum (latine por 'kurso de honoroj', aŭ pli ordinarlingve 'ŝtupetaro de oficoj';) estis la sinsekva ordo de publikaj oficoj plenumitaj fare de aspirantaj politikistoj en la Romia Respubliko en la frua Romia Imperio.
  4. Eromeno: juna kaj vira samseksa partnero.
  5. Geneanet