Eduko komencis en prahistorio, kiam plenkreskuloj trejnis la idaron en la scio kaj kapabloj rigarditaj kiel necesaj en sia socio. En antaŭ-kleraj socioj tio estis atingita parole kaj per imitado. Rakontado pasis scion, valorojn, kaj kapablojn de unu generacio al la venonta. Laŭ kulturoj komencis etendi sian scion preter kapabloj kiuj povus esti facile lernitaj tra imitado, formala eduko formiĝis.

Nalando, antikva centro por alta lernado en Barato.
Akademio de Platono, mozaiko el Pompejo.

Laŭ epokoj redakti

Lernejoj ekzistis en Egiptujo dum la la Meza Imperio.[1]

 
Matteo Ricci (maldekstre) kaj Ksu Guangki (dekstre) en la ĉina eldono de la Elementoj de Eŭklido publikigita en 1607.

Platono fondis la akademion en Ateno, nome la unua institucio de pli alta lernado en Eŭropo.[2] La grandurbo Aleksandrio en Egiptujo, establita en 330 a.K., iĝis la posteulo al Ateno kiel intelekta lulilo de Antikva Grekio. Tie, la granda Biblioteko de Aleksandrio estis konstruita en la tria jarcento a.K. Eŭropaj civilizoj suferspertis kolapson de legopovo kaj ĝenerale kultura organizado post la falo de Romo en la jaro 476.[3]

En Ĉinio, Konfuceo (de 551-479 a.K.), de la Stato de Lu, estis la plej influa antikva filozofo de la lando, kies instrua perspektivo daŭre influas la sociojn de Ĉinio kaj najbaroj kiel Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. Konfuceo kolektis disĉiplojn kaj serĉis vane reganton kiu adoptus liajn idealojn definitive por administrado, sed liaj Analektoj estis surpaperigitaj fare de anoj kaj daŭre influis edukon en Orientazio en la moderna epoko.

Post la Falo de Romo, la Romkatolika Eklezio iĝis la sola protektanto de klera studentaro en Okcidenteŭropo. La eklezio establis katedralajn lernejojn en la komenco de la Mezepoko kiel centroj de progresa eduko. Kelkaj el tiuj establaĵoj finfine evoluis en mezepokajn universitatojn kaj antaŭaĵojn de multaj el la modernaj universitatoj de Eŭropo.[3] Dum la Alta Mezepoko, la Katedralo de Chartres funkciigis la faman kaj influan Lernejon de Chartres. La mezepokaj universitatoj de okcidenta kristanaro estis bone integritaj laŭlarĝe de la tuta Okcidenteŭropo, apogante liberecon de esplorado, kaj produktante bonegan gamon da bonaj akademiuloj kaj fizikistoj, inkluzive de Tomaso de Akvino de la Universitato de Napolo, Roberto Grossatesta de la Universitato de Oksfordo, nome komenca interpretanto de sistema metodo de scienca eksperimentado,[4] kaj sankta Alberto la Granda, nome pioniro de biologia kampesplorado.[5] Fondita en 1088, la Universitato de Bolonjo estas konsiderita la unua, kaj la plej antikva kontinue operacianta universitato.[6]

Aliloke dum la Mezepoko, islama scienco kaj matematiko prosperis sub la islama kalifujo kiu estis establita trans la Proksima Oriento, etendiĝante de la Ibera Duoninsulo en la okcidento ĝis la Induso en la oriento kaj ĝis la Almoravida dinastio kaj Imperio Malio en la sudo.

La Renesanco en Eŭropo enkondukita en novan epokon de scienca kaj intelekta esplorado kaj aprezon de malnovgrekaj kaj romiaj civilizoj. Ĉirkaŭ 1450, Johannes Gutenberg evoluigis presilon, kio permesis al verkoj de literaturo disvastiĝi pli rapide. La eŭropa Aĝo de Imperioj vidis ke eŭropaj ideoj de eduko en filozofio, religio, arto kaj sciencoj disvastiĝis ĉie sur la globo. Misiistoj kaj akademiuloj ankaŭ alportis reen novajn ideojn de aliaj civilizoj - kiel ĉe la jezuitaj misioj en Ĉinujo kiuj ludis signifan rolon en la disvastigado de scio, scienco, kaj kulturo inter Ĉinio kaj Eŭropo, tradukante verkojn de Eŭropo kiel la Elementoj de Eŭklido por ĉinaj akademiuloj kaj la pensoj de Konfuceo por eŭropaj spektantaroj. La Klerismo vidis la aperon de pli sekulara instrua perspektivo en Eŭropo.

Notoj redakti

  1. Assmann, Jan. (2002) The Mind of Egypt: History and Meaning in the Time of the Pharaohs, p. 127.
  2. Plato, Encyclopaedia Britannica, 2002.
  3. 3,0 3,1 Geoffrey Blainey; A Very Short History of the World; Penguin Books, 2004
  4. Robert Grosseteste. Catholic Encyclopedia. Newadvent.org (1a de Junio 1910). Alirita 2011-07-16.
  5. St. Albertus Magnus. Catholic Encyclopedia. Newadvent.org (1a de Marto 1907). Alirita 2011-07-16.
  6. Nuria Sanz, Sjur Bergan: "The heritage of European universities", 2nd edition, Higher Education Series No. 7, Council of Europe, 2006, ISBN, p.136

Bibliografio redakti

  • Cubberley, Ellwood Patterson. The History of Education: Educational Practice and Progress Considered as a Phase of the Development and Spread of Western Civilization (1920) online
  • Palmer, Joy A. et al. eds. Fifty Major Thinkers on Education: From Confucius to Dewey (2001) online
  • Palmer, Joy A. ed. Fifty Modern Thinkers on Education: From Piaget to the Present Day (2001) online
  • Peterson, Penelope et al. eds. International Encyclopedia of Education (3rd ed. 8 vol 2010) comprehensive coverage for every nation

Azio redakti

  • Dharampal, . (1983). The beautiful tree: Indigenous Indian education in the eighteenth century. New Delhi: Biblia Impex.
  • Elman, Benjamin A., and Alexander Woodside. Education and Society in Late Imperial China, 1600-1900 (U of California Press, 1994)
  • Lee, Thomas H. C. Education in traditional China: a history (2000) online
  • Jayapalan N. History Of Education In India (2005) excerpt and text search
  • Price, Ronald Francis. Education in modern China (Routledge, 2014)
  • Sharma, Ram Nath. History of education in India (1996) excerpt and text search

Eŭropo redakti

  • Anderson, Robert David. European Universities from the Enlightenment to 1914 (Oxford University Press, 2004)
  • Begley, Ronald B. and Joseph W. Koterski. Medieval Education (2005) online
  • Butts, R. Freeman. A Cultural History of Western Education: Its Social and Intellectual Foundations (2nd ed. 1955) online
  • Cook, T. G. The History of Education in Europe (1974)
  • Cubberley, Ellwood. The history of education (1920) online Strong on European developments
  • Graff, Harvey J. The Legacies of Literacy: Continuities and Contradictions in Western Culture and Society (1987) from Middle Ages to present
  • Hoyer, Timo. "Sozialgeschichte der Erziehung. Von der Antike bis in die Moderne" [Social History of Education. From Ancient to Modern Age] (Wissenschaftliche Buchgesellschaft Darmstadt, 2015)
  • Lawson, John, and Harold Silver. A social history of education in England (Routledge, 2013)
  • McCulloch, Gary. The Struggle for the History of Education (2011), Focus on Britain excerpt; Chapter 1 covers historiography Arkivigite je 2016-03-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  • McCulloch, Gary. Historical Research in Educational Settings (2000); Textbook on how to write British educational history. excerpt; Good bibliography
  • Ringer, Fritz. Education and Society in Modern Europe (1979); focus on Germany and France with comparisons to US and Britain
  • Soysal, Yasemin Nuhoglu, and David Strang. "Construction of the First Mass Education Systems in Nineteenth-Century Europe," Sociology of Education (1989) 62#4 pp. 277–288 in JSTOR
  • Sturt, Mary. The education of the people: A history of primary education in England and Wales in the nineteenth century (Routledge, 2013)
  • Toloudis, Nicholas. Teaching Marianne and Uncle Sam: Public Education, State Centralization, and Teacher Unionism in France and the United States (Temple University Press, 2012) 213 pp
  • Wardle, David. English popular education 1780-1970 (Cambridge UP, 1970)
  • Whitehead, Barbara J., ed. Women's education in early modern Europe: a history, 1500-1800 (1999) online specialized topics

Usono redakti

  • Cremin, Lawrence A. American Education: The Colonial Experience, 1607–1783 (1970); American Education: The National Experience, 1783–1876. (1980); American Education: The Metropolitan Experience, 1876-1980 (1990); standard 3 vol detailed scholarly history
  • Goldstein, Dana. The Teacher Wars: A History of America's Most Embattled Profession (2014)
  • Herbst, Juergen. The once and future school: Three hundred and fifty years of American secondary education (1996).
  • Parkerson Donald H., kaj Jo Ann Parkerson. Transitions in American education: a social history of teaching (2001)
  • Reese, William J. America's Public Schools: From the Common School to No Child Left Behind (Johns Hopkins U. Press, 2005)
  • Thelin, John R. A History of American Higher Education (2011)

Historiografio redakti

  • Gaither, Milton, “The Revisionists Revived: The Libertarian Historiography of Education,” History of Education Quarterly 52 (Nov. 2012), 488–505.

Unuarangaj fontoj redakti

  • Cubberley, Ellwood Patterson ed. Readings in the History of Education: A Collection of Sources and Readings to Illustrate the Development of Educational Practice, Theory, and Organization (1920 online
  • Knight, Edgar W., and Clifton L. Hall, eds. Readings in American Educational History (1951) online
  • Leach, Arthur F. ed. Educational Charters and Documents 598 to 1909 (1911) online

Eksteraj ligiloj redakti