Holokaŭsta Memora Centro (Miĉigano)
La Holokaŭsta Memora Centro (HMC; angle The Zekelman Holocaust Center aŭ Holocaust Memorial Center, akronime ZFHMC) estas la plej granda muzeo pri la Holokaŭsto en Miĉigano. Ĝi situas en Farmington Hills, apud Detrojto [1], kaj estis fondita en 1984 fare de la Organizaĵo Ŝaarit Haplajta sub la gvidado de rabeno Charles Rosenzveig [2]. Ĝi estas historie la unua holokaŭsta muzeo en Usono [3].
Holokaŭsta Memora Centro | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Miĉigano | ||
Estiĝo | 1984 | ||
Koordinatoj | 42° 30′ 9″ N, 83° 21′ 32″ U (mapo)42.5024-83.359Koordinatoj: 42° 30′ 9″ N, 83° 21′ 32″ U (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.holocaustcenter.org/ | ||
La muzeo estas konsiderita modelo por la Usona Holokaŭsta Memora Muzeo en Vaŝingtono, la Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso, Kalifornio, kaj la Muzeo de Juda Heredo en Novjorko. Pli ol 2.5 milionoj vizitis la HMC ekde ĝia komenco. 1,6 milionoj el ili estas lernejanoj aŭ studentoj. Nur en la jaro 2000, 4 300 grupoj de Miĉigano, la Mezokcidento kaj Kanado vizitis la muzeon [4]. La muzeo ne nur montras la hororojn de la persekuto kaj ekstermado de judoj en Eŭropo fare de Nacisocialismo sed ankaŭ la kulminaĵojn de la historio kaj kulturo de la popolo de eŭropaj judoj daŭranta dum 2 000 jaroj [5][6].
La biblioteko kaj arkivo de la Centro estas inter la plej gravaj en Usono, kun pli ol 15 000 libroj kaj dokumentoj en diversaj lingvoj (angla, germana, hebrea, jida...), 1 000 filmetoj, multaj dokumentoj kaj mikrofilmoj [7].
Volontuloj de la Aŭstria Memorservo povas servi en la muzeo.
Ekspozicioj
redaktiLa centro enhavas plurajn gravajn ekspoziciojn:
- La Eterna Flamo kaj la Memormuro : flamo brulas memore al la viktimoj, ĉirkaŭita de memormuro indikanta la nomojn de la koncentrejoj kaj ekstermejoj.
- La vagono : vagono el la periodo de la Dua Mondmilito, kiu estis uzata por transporti judojn al ekstermkoncentrejoj.
- European Jewish Heritage Museum : ekspozicio prezentanta judan vivon en Eŭropo antaŭ la holokaŭsto.
- Priskribo de Naziismo : Ekspozicio priskribanta la ascendon de la nazireĝimo kaj la antisemitajn leĝojn kaj politikojn kiuj estis adoptitaj.
- La tendarsistemo : ekspozicio klariganta la evoluon de la koncentrejoj kaj ekstermkoncentrejoj kaj ilian rolon en la holokaŭsto.
- Portretoj de Honoro : ekspozicio dediĉita al holokaŭstotransvivantoj de Miĉigano.
- The Anne Frank Tree Exhibition : subĉiela ekspozicio kie arbido estis plantita de la kaŝtanarbo kiu staris ekster la kaŝejo de Anne Frank.
Referencoj
redakti- ↑ Rosenzveig, Charles, "Director's Message", Holocaust Memorial Center Newsletter, 2004, paĝo 3.
- ↑ "HMC Opens to Large Crowds", News from the Holocaust Memorial Center, 1985, paĝo 1.
- ↑ Rosenzveig, Charles, "From the Director", News from the Holocaust Memorial Center, 1984, paĝo 1.
- ↑ About Us (en-US). Alirita 2022-04-25 .
- ↑ Our Mission (en-US). Alirita 2022-04-25 .
- ↑ Core Exhibits (en-US). Alirita 2022-04-25 .
- ↑ Library Archive (en-US). Alirita 2022-04-25 .