Langenthal BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hopfern)
- La mallongigo BE en Langenthal BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Langenthal.

Langenthal estas urbo en la administra distrikto Supra Argovio de kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 14547 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Langenthal
Blazono de Langenthal
Blazono de Langenthal
Blazono de Langenthal
Langete antaŭ la junularrenkontiĝejo kaj kulturcentro Malnova Muelejo en la centro de Langenthal
Langete antaŭ la junularrenkontiĝejo kaj kulturcentro Malnova Muelejo en la centro de Langenthal
Langete antaŭ la junularrenkontiĝejo kaj
kulturcentro Malnova Muelejo en la centro de Langenthal
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 12′ 55″ N 7° 47′ 20″ O / 47.21528 °N, 7.78889 °O / 47.21528; 7.78889 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 55″ N 7° 47′ 20″ O / 47.21528 °N, 7.78889 °O / 47.21528; 7.78889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 14547
Areo 14,40 km²
Alteco 481 m super marnivelo
Poŝtkodo 4900-4902
Komunumkodo 0329
Mapo de Langenthal
Mapo de Langenthal
Mapo de Langenthal
vdr

Geografio redakti

 
Turisma informtabulo ĉe la norda urboenveturejo flanke de la kantona ĉefvojo venante de Rothrist

Langenthal situas en la regiono Supra Argovio inter Olten kaj Berno. Tra la urbo fluas la rivereto Langete, kiu kunfluas en Murgenthal kun la rivero Rot kaj tiam kiel Murg alfluas la riveron Aro. Langenthal konsistas el la municipoj kaj seteljoj Langenthal mem, Schoren, Waldhof, Hopfern, Zelgli, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Untersteckholz.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo Langenthal limas en nordo al Aarwangen, en nordoriento al Roggwil, en oriento al Pfaffnau (LU), en orientsudoriento al Melchnau, en sudoriento al Busswil ĉe Melchnau, en sudsudoriento al Obersteckholz, en sudo al Lotzwil, en sudokcidento al Bleienbach, kaj en okcidento al Thunstetten.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Langenthal

Langenthal estas regiona trafiknodo. Ĝi situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno kaj estas haltejo de rapidtrajnoj. De Langenthal krome ekzsitas fervojlinioj al Niederbipp en Kantono Soloturno kaj tra la Emme-Valo al Lucerno. En la najbara komunumo Bleienbach situas la aerodromo Langenthal kun ICAO-kodo LSPL.

Partnerurboj redakti

Langenthal havas urban partnerecon kun Brig-Glis en Kantono Valezo kaj Neviano en Italio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Langenthal datiĝas el la jaro 861 kiel Langatun. Trovaĵoj el la ŝtonepoko pruvas, ke en Langenthal jam en prahistoria tempo ekzistis homaj setlejoj.

En frua mezepoko la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Langenthal. Ek de 1313 la loko estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj falis en la jaro 1406 al Berno.

En 1893 Langenthal estis kunigita kun Schoren kaj ek de 1997 la komunumo estas pro la kreskanta loĝantaro konsiderata kiel urbo.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Untersteckholz estis integrita al la komunumo Langenthal.

Esperanto-movado redakti

Laŭ Svisa Espero jam en 1909 ekzistis unua Esperanto-grupo en Langenthal. En Langenthal vivis dum multaj jaroj ĝis sia morto Lilly Schaerer, kiu estis de 1957 ĝis 1960 prezidantino kaj de 1960 ĝis 1988 sekretariino de Svisa Esperanto-Societo. De 1960 ĝis 1988 la domo de Lilly Schaerer estis tial la oficiala sidejo de Svisa Esperanto-Societo. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 187, 223 kaj 631)


De la 4-a ĝis la 6-a de julio 2017 okazis en la loka gimnazio tritaga festivalo pri lingvoj LINGUISSIMA. Okaze de tio Mireille Grosjean kaj Ueli Haenni prezentis Esperanton en 90-minuta kunsido. Entute partoprenis 50 junuloj.

En arto redakti

En Langenthal en 1916 disvolviĝas intrigo de la spiona filmo “Sekreta agento” de Alfred Hitchcock[1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti