Hugó Gellért (karikaturisto)
Hugó Gellért, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gellért Hugó estis hungardevena usona karikaturisto, grafikisto, pentristo. Lia origina familia nomo estis Grünbaum.
Hugó Gellért | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Grünbaum Hugó |
Naskiĝo | 3-an de majo 1892 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de decembro 1985 (93-jara) en Freehold Township |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Usono • Hungario |
Alma mater | Cooper Union • National Academy of Design |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • ĵurnalisto • desegnisto |
Hugó Gellért [1] Arkivigite je 2018-04-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 3-an de majo 1892 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de decembro 1985 en aglomeraĵo de Novjorko.
BiografioRedakti
La familio Grünbaum translokiĝis al Usono en 1906. Hugó frekventis artan akademion en Novjorko, poste en la fruaj 1910-aj jaroj li studis en Parizo helpe de stipendio. Post siaj studoj li pentradis grandajn murpentraĵo, poste ekde 1925 li pentradis kubistajn portretojn kaj ilustris anglajn kaj hungarajn gazetojn. Li plurfoje revizitis Hungarion, eĉ li ekspoziciis. Li kreis karikaturojn kontraŭ la kapitalismo kaj faŝismo, ili estis ŝatataj en Hungario dum la socialismo. Li ricevis hungaran premion en 1981.
Elektitaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1955, 1968, 1974)
- Novjorko, San Francisco
Elektitaj grafikaĵoj kaj similaj artaĵojRedakti
- murpentraĵo en Central Theater (Novjorko)
- portreto pri Vladimir Majakovskij (1925)
- Karl Marx: La Kapitalo: ilustraĵoj (1933)
- portretoj pri John Reed, Franklin Roosevelt, Martin Luther King, Albert Einstein, Ludwig van Beethoven
- serio pri kamarado Gulliver (1935)
- gazetaj ilustraĵoj
- Kompozíció (pentraĵo)