INDECT
INDECT estas akronimo de la EU-Projekto "Intelligent information system supporting observation, searching and detection for security of citizens in urban environment" (angle.; eo.: Inteligenta informsistemo por subteni observadon, serĉi kaj ekkapti por la sekureco de civitanoj en urbaj ĉirkaŭejoj). Ĝi estas financata de la Eŭropa Unio. La celoj de tiu programo estas konekti ĉiujn observadteknologiojn por celi unu universalan observadilon por iniciativa polica laboro. Sub la tialo sekurigi la vivon de la cvitanoj, kaŝiĝas la intenco de la ŝtatoj kaj de la registaroj kontroli ĉiujn kaj ĉiajn kondutojn ne nur danĝerajn por ili sed ankaŭ ne subtenan aŭ indiferentan. La registaroj volas certigi, ke ili povas koni kaj kontroli kion faras la civitanoj. Kio aperis kiel malutopio en la romano de George Orwell 1984, nune estas tre proksime de la realo.
INDECT | ||
---|---|---|
scienca esplora projekto | ||
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Agareo | ||
Finacado kaj Planado redakti
La EU financas la Projekton per 10,91 milionoj da eŭroj. La Projekto ekis 2009 kaj verŝajne daŭros 5 jarojn.
Partoprenantoj redakti
Universitatoj redakti
- AGH Krakovo (Krakovo, Pollando)
- Teknika Universitato Gdansko (Gdansko, Pollando)
- Universitato Karlo la 3-a de Madrido (Madrido, Hispanio)
- Teknika Universitato Sofio (Sofio, Bulgario)
- Universitato de Wuppertal (Wuppertal, Germanio)
- Universitato de Jorko (Jorko, Britio)
- Teknika universitato Ostrava (Ĉeĥio)
- Teknika Universitato Koŝice (Koŝice, Slovakio)
- Universitato de aplikaj Sciencoj Vieno (Vieno, Austrio)
Ligiloj redakti
- indect-project.eu: oficiala retpaĝo de la projekto
- www.dailymotion.com/video/xsbtr0_l-effroyable-projet-indect-pire-que-la-gestapo-asselineau_webcam/ la unua politika partio, kiu denuncis ĝin