Universitato de Jorko

universitato ĉe Jorko, Anglio

Ne konfuzu kun Universitato de York en Ontario, Kanado


Universitato de Jorko
publika universitatoaltlernejoeldonejo • eldonejo de malfermita aliro • organizaĵo pri edukado • plate glass university
moto In limine sapientiae

(Sur la sojlo de saĝeco)

Informoj
fondodato 1963
speco publika urba
Situo
Geografia situo 53° 56′ 48″ N, 1° 3′ 9″ U (mapo)53.94659-1.0525Koordinatoj: 53° 56′ 48″ N, 1° 3′ 9″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Jorko
adreso University of York, Heslington, York, North Yorkshire, YO10 5DD
poŝtkodo YO10 5DD
Estraro
ĉefestro(j) Greg Dyke vd
Nombroj
nombro de studentoj 17 155 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Grupo Russell
• White Rose University Consortium
• N8 Research Partnership
• ORCID
• Jisc
• Digital Preservation Coalition
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
arXiv vd
filiita al
Grupo Russell vd
filioj
• University of York Art Collection vd
Universitato de Jorko (Britio)
Universitato de Jorko (Britio)
DEC
Universitato de Jorko
Universitato de Jorko
Map
Universitato de Jorko
vdr

Universitato de Jorko (angle: The University of York) estas universitato fondita en 1963 proksime de la grandurbo de Jorko en Anglio. Malgraŭ sia juna aĝo, ĝi estas inter la plej bonaj universitatoj en la mondo, kaj ankaŭ en Britio, en la kampoj de instruado kaj esplorado, precipe elstara en la kampo de esplorado kaj publikaĵoj en la fakoj de komputiko, angla literaturo, arkitekturo, filozofio, psikologio, politiko, ekonomiko, muziko kaj kulturaj studoj. La universitato estas rangita 151-a inter la plej bonaj esploraj universitatoj en la mondo en la QS-rangotabelo de universitatoj en la mondo por 2023 [1].

Blazono

Kiel la universitatoj de Oksfordo kaj de Kembriĝo, la universitato konsistas el sendependaj kolegioj (dek, aktuale en 2021) kaj havas proksimume 30 sekciojn kaj fakultatojn. Universitata kampuso (nomita Heslington Campus) situas sudoriente de la grandurbo kaj estas konstruita ĉirkaŭ granda artefarita lago kie preskaŭ ĉiuj sekcioj de la universitato situas, krom la sekcio de arkeologio kiu situas en la "King's Manor", kiu estas proksimume 3 km de ĝi. En 2007 komenciĝis la vastiĝo de la kampuso al nova areo nomita Haslington East, en 2010 pluraj sekcioj proponitaj al la nova kampuso. La universitato estas membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj, membro de la Monda Universitato-Reto kaj membro de la Russell Group [2].

Kolegioj redakti

Nomo Fundjaro Nomita laŭ
Derwent College 1965 Rivero Derwent[3]
Langwith College 1965 Langwith Common[4]
Alcuin College 1967 Alcuin de Jorko,[5]
Vanbrugh College 1967 Sir John Vanbrugh, dezajnisto de Castle Howard[6]
Goodricke College 1968 John Goodricke, astronomo[7]
Wentworth College 1972 Thomas Wentworth, 1st Earl of Strafford[8]
James College 1990 Lord James of Rusholme[9]
Halifax College 2002 E. F. L. Wood, 1st Earl of Halifax[10]
Constantine College 2014 Konstanteno la Granda[11]
Anne Lister College 2021 Anne Lister, Jorka landposedanto kaj taglibristo[12]
David Kato College 2022 David Kato, homrajta aktivulo de Ugando[13][14]

Referencoj redakti

  1. "Four universities join elite Russell Group", BBC News, 12 March 2012.
  2. Our History: Foundations. University of York. Arkivita el la originalo je 26 October 2020. Alirita 21 January 2015.
  3. History of the College. Derwent College. Arkivita el la originalo je 22 January 2015. Alirita 21 January 2015.
  4. History and Mission. Langwith College. Arkivita el la originalo je 22 January 2015. Alirita 21 January 2015.
  5. History of Alcuin. Alcuin College. Arkivita el la originalo je 22 January 2015. Alirita 20 January 2015.
  6. Sir John Vanbrugh. Vanburgh College. Arkivita el la originalo je 22 January 2015. Alirita 21 January 2015.
  7. College History. Goodricke College. Alirita 21 January 2015.
  8. College history. Wentworth College. Arkivita el la originalo je 22 January 2015. Alirita 21 January 2015.
  9. History of the College. James College. Alirita 21 January 2015.
  10. History of Halifax College. Halifax College. Alirita 21 January 2015.
  11. Parker, Fiona. "New college will be called 'Constantine'", Nouse, 22 August 2013.
  12. "New University of York college to be named after Yorkshire diarist Anne Lister", 24 January 2021.
  13. "New College Named After Human Rights Defender David Kato", 16 June 2021.
  14. New University of York college named after human rights defender, David Kato.

Eksteraj ligiloj redakti