Ildikó IVÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Iván Ildikó estas hungara operkantisto, (soprano). Ŝia edzo estas Gábor Görgey.

Ildikó Iván
Ildikó Iván en 2010
Ildikó Iván en 2010
Persona informo
Naskonomo Iván Ildikó
Naskiĝo la  24-an de januaro 1959(nun 1959-01-24)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gábor Görgey
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Ildikó Iván [1] naskiĝis la 24-an de januaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ildikó Iván akiris flutan diplomon en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Debrecen en 1980, kantistan en 1984, pedagogian en 2004. Post la kantista diplomo ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Szeged). Ŝi ricevis stipendiojn kaj ŝi gajnis kantokonkursojn (ekzemple en 1984 en Karlovy Vary, en la sekva jaro en Sofio). Ŝi kantadis unuafoje en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1986. En 1988 ŝi gajnis en Stuttgart, tial ŝi ricevis kontrakton en operejo de Bonn. Ŝi estis membro de Budapeŝta Operejo inter 2004 kaj 2008. Dum libertempo ŝi pentradas, eĉ ŝi ilustras librojn de Gábor Görgey. En la 2010-aj jaroj ŝi ricevas rolojn en teatro de Budaörs.

El ŝia repertuaro redakti

Ŝiaj filmaj roloj redakti

  • Gábor Görgey: Tükörjáték
  • Wolfgang Amadeus Mozart: Cosi fan tutte (1988)

Fontoj redakti