Imre Forgács

hungara politikisto

Imre Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Imre estis hungara politikisto, ministro.

Imre Forgács
Persona informo
Imre Forgács
Naskiĝo 9-an de aprilo 1949 (1949-04-09)
en Budapeŝto
Morto 26-an de oktobro 2022 (2022-10-26) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista PartioHungara Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • jura konsilisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Forgács [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1949 en Budapeŝto kaj mortis la 26-a de oktobro 2022.

Biografio redakti

Imre Forgács akiris diplomojn en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd en 1974 kaj 1977. Post la unua diplomo li ekinstruis en la universitato, inter 1980 kaj 1985 li laboris en instituto de Hungara Socialista Laborista Partio, sed en la jaroj 1983 kaj 1984 li plulernis en Harvardo helpe de stipendio. Li ricevis ankaŭ partiajn taskojn kun postenoj (depost 1989 li apartenis al Hungara Socialista Partio). Ekde 1992 li ricevis jurajn taskojn en diversaj firmaoj aŭ taskojn en la ŝtata administrado. En 1994 li ricevis la instruan rangon titulara docento en Universitato Corvinus de Budapeŝto. Li iĝis katedrestro en 2001 en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. En 2009 li ricevis signifan postenon en la ministerio, ekde la jarfino li estis ministro en Kabineto Bajnai.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Neokonzervatív fordulat az Egyesült Államokban (1987)
  • Európaizálódik-e a közigazgatás? (2008)
  • Mégsem éjjeliőr? Az európai kormányzás esélyei és a pénzügyi válság (2009)
  • Globális Egyesült Államok? Utópia, vagy utolsó esély (2013)

Fontoj redakti