Inma Chacón
Inmaculada CHACÓN Gutiérrez [ĉaKON] (Zafra, Provinco Badajoz, 3a de junio 1954), plej konata kiel Inma Chacón, estas hispana verkistino, ĝemela fratino de la verkistino Dulce Chacón (1954-2003).
Inma Chacón | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de junio 1954 (70-jaraĝa) en Zafra | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido ![]() | |
Familio | ||
Gefratoj | Dulce Chacón ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto ![]() | |
Laborkampo | Literaturo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio kaj kariero
redaktiŜia patro estis urbestro de Zafra en la epoko de la Frankisma Hispanio kaj mortis kiam la ĝemelinoj estis nur 11-jaraĝaj. Tiam la familio translokiĝis al Madrido.
Ŝi dokctoriĝis en Informadiko per la Komplutensa Universitato de Madrido, estis profesorino pri Dokumentado en la Universitato Reĝo Johano Karlo. Ŝi estis estro de la fakultato de Komunikado kaj Homaj Sciencoj en la Universitato Eŭropa, fondinto kaj direktoro de la cifereca revuo Binaria kaj direktoro de doktorigaj kursoj.
Kiel ĵurnalisto, ŝi estis kolumnisto de El Periódico de Extremadura ekde fino de 2005 kaj poste ŝi kunlaboris kun diversaj amaskomunikiloj.
Ŝia unua romano, nome La princesa india estas omaĝo al sia fratino (subite mortinta), ĉar estis historio kiun Dulce ĝuste intencis verki kiam venis tuj mortiga kancero en 2003. En 2011 Inma iĝis finalista de la Premio Planeta per sia kvara romano Tiempo de arena, kaj ŝi tiam komentis sian deziron malfermi propran literaturan karieron ekster la memoro de ŝia mortinta kara fratino.
Verkoj
redakti- La princesa india, romano, Alfaguara, 2005
- Alas, poemaro, Ellago, 2006
- Urdimbres, poemaro, Ellago, 2007
- Las filipinianas, Alfaguara, 2007
- Nick, porjunula romano, La Galera, 2011
- Antología de la herida, poemaro, Musa a la 9, 2011
- Tiempo de arena, romano, Planeta, 2011, finalista de la Premio Planeta
- Mientras pueda pensarte, romano, Planeta, 2013
- Tierra sin hombres, romano, Planeta, 2016
- Los silencios de Hugo, romano, Contraluz, 2022
- El cuarto de la plancha, romano, Contraluz, 2023
Eksteraj ligiloj
redakti- Inma Chacón en Alfaguara
- Carmen Sigüenza. Inma Chacón escribe el libro que su hermana gemela Dulce soñó, noto de la Agentejo EFE, en El Mundo, 19.05.2055, alirita en 24.01.2012
- Inma Chacón en Conocer al Autor
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Inma Chacón en la hispana Vikipedio.