Interreta Esplora Agentejo

Rusia propaganda organizaĵo

La Interreta Esplora Agentejo (IEA) (ruse Агентство интернет-исследований, ankaŭ nomita Glavset, ruse Главсеть[1]) estas rusia kompanio kun ĉefsidejo en Sankt-Peterburgo, kiu okupiĝas pri misinformado kaj formado de publika opinio favore al la interesoj de la rusia registaro, kaj precipe la misfamigo de la rusia opozicio. La agentejo uzas falsajn kontojn en ĉefaj sociaj retoj kaj interretaj publikaĵoj, en forumoj kaj videoplatformaj retejoj por reklami la interesojn de la kliento, ĉefe engaĝita en la disvastigo de la por-Kremla vidpunkto en enlanda kaj ekstera politiko (inkluzive de la armitaj konfliktoj, ekzemple en orienta Ukrainio kaj la enlanda milito en Sirio)[2][3][4].

Interreta Esplora Agentejo
organizaĵo • troll farm
Komenco 26-a de julio 2013 vd
Fino 1-a de julio 2023 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
vdr
Unu el la oficejoj de IAE, en Savuŝkina Strato, Sankt-Peterburgo

IEA estis fondita en 2013, kvankam siaj unuaj aktivaĵoj aperis okaze de balotoj en Rusio en 2009[5]. La amplekso laŭ kiu la agentejo provas influi publikan opinion uzante sociajn amaskomunikilarojn iĝis pli konata post kiam BuzzFeed News artikolo de junio 2014 disvolvis registardokumentojn publikigitajn fare de retpiratoj pli frue tiun jaron[6]. En 2016, tutmondaj amaskomunikiloj komencis interesiĝi pri IEA post kiam analizo de datumoj el falsaj kontoj ebligis trovi la lokon de la ĉefsidejo en Sankt-Peterburgo. Poste, publikiĝis artikoloj pri la IEA-dungitaro ricevanta monan kompenson por plenumado de misinformadaj taskoj[7][8].

La raporto de januaro 2017 eldonita de la Usona Spionada Komunumo - Assessing Russian Activities and Intentions in Recent US Elections ("Takso de Rusiaj Agadoj kaj Intencoj en Lastatempaj Usonaj Balotoj") - priskribis la agentejon kiel trolbredejo: "La verŝajna financisto de la tielnomita Interreta Esplora Agentejo de profesiaj troloj situantaj en Sankt-Peterburgo estas proksima aliancano de [Vladimir] Putin kun ligoj al rusia spionado", komentante ke "ili antaŭe estis dediĉitaj al apogado de rusiaj agoj en Ukrainio - [kaj] komencis reklami por Trump ekde decembro 2015."

Laŭ enketo de usona speciala prokuroro Robert Mueller, la organizo rilatas kun rusia komercisto Evgenij Prigoĵin, kromnomata "la kuiristo de Putin"[9][10][11]. Konklude, surbaze de la rezultoj de la enketo de Mueller publikigita en marto 2019, la Interreta Esplora Agentejo, Evgenij Prigoĵin kaj rilataj amaskomunikiloj estis akuzitaj pri enmiksiĝo en la usona prezidenta baloto de 2016 kaj instigo al enlandaj konfliktoj[3][12]. En 2018, en Usono, krimaj akuzoj estis prezentitaj kontraŭ la organizo kaj ĝiaj gvidantoj malĉeeste, kaj la organizo mem kaj personoj asociitaj kun ĝi estis inkluditaj en la usona listo de sankciitoj. En 2022, post kiam Rusio rekonis la DPR kaj LPR kaj invadis Ukrainion, ankaŭ la Eŭropa Unio, Svislando, Japanio kaj Britio trudis sankciojn kontraŭ la agentejo.

Sociaj retoj Facebook, Instagram, Twitter kaj videoplatformo Jutubo plenumas politikon por protekti uzantojn kontraŭ la influo de la "trola fabriko"[13].

En julio 2022, la Usona Departemento de Ŝtato anoncis rekompencon de 10 milionojn da dolaroj por informoj pri 12 dungitoj de la agentejo lige kun enmiksiĝo en politikaj kaj balotprocezoj en Usono[14].

La IEA amase publikigas (aŭ publikigis) retmesaĝojn por:

Referencoj redakti

  1. Lapowsky, Issie "Facebook May Have More Russian Troll Farms to Worry About", 8-a de septembro 2017
  2. Ольга Чуракова, Мария Карпенко, Михаил Рубин, Роман Бадан Бот с ними. Расследование о том, как власть использует фейковых комментаторов в интернете Arkivigite je 2019-12-06 per la retarkivo Wayback Machine, Проект.медиа, (17-a de julio 2019)
  3. 3,0 3,1 «ВКонтакте» начала разгром «фабрики троллей», Росбалт (7-a de februaro 2019)
  4. Д. Волчек. «Кремлеботами работают неудачники». Грустные будни «фабрики троллей» Радио «Свобода» (6-a de marto 2018)
  5. 5,0 5,1 Philip N. Howard, « The IRA, Social Media and Political Polarization in the United States, 2012-2018 » Arkivigite je 2022-08-14 per la retarkivo Wayback Machine, (arkivo), Computational Propaganda - Oxford Internet Institute,‎ 2019
  6. Seddon, Max "Documents Show How Russia's Troll Army Hit America" BuzzFeed, 2-a de junio 2014
  7. Everything you wanted to know about trolls but were afraid to ask ShareAmerica, 4-a de novembro 2015
  8. Leo Benedictus, « Invasion of the troll armies: from Russian Trump supporters to Turkish state stooges » (arkivo) The Guardian, 6-a de novembro 2016
  9. В США подготовлены к публикации доклады о российском вмешательстве Радио Свобода (17 de decembro 2018)
  10. А. Гармажапова Где живут тролли. И кто их кормит Новая газета (7-a de septembro 2013)
  11. Экс-сотрудник фабрики троллей рассказал о работе во время выборов США Arkivigite je 2019-11-22 per la retarkivo Wayback Machine Новая газета (15-a de oktobro 2017)
  12. США провели кибероперацию против «фабрики троллей» осенью 2018 года Русская служба Би-би-си (26-a de feruaro 2019)
  13. А. Кречетова Google и Facebook раскрыли масштаб «вмешательства России» в выборы США, Forbes (31-a de oktobro 2017)
  14. Госдеп объявил награду в 10 миллионов долларов за информацию о Евгении Пригожине и «фабрике троллей», Meduza, 29-a de julio 2022
  15. Sébastian SEIBT, « L'Internet Research Agency : cette usine à "trolls" russe dans le collimateur de Facebook » France 24, 2017
  16. « How to become a troll-breaker » Arkivigite je 2022-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Novaja gazeta, 11-a de marto 2015
  17. « Video: My life as a pro-Putin propagandist in Russia's secret 'troll factory' » (arkivo) The Telegraph, 6-a de junio 2015
  18. Estelle Nguyen: « Propagande russe pro-Trump : 126 millions d'Américains touchés sur Facebook », La Tribune,‎ 2018
  19. Kate Proctor, « PMQs: Keir Starmer criticises Boris Johnson over Russia report delay » (arkivo), The Guardian,‎ 2020
  20. Severin Carrell, « Russian cyber-activists 'tried to discredit Scottish independence vote' » (arkivo), The Guardian,‎ 2017
  21. Des agents russes ont-ils tenté d'influencer l'image de Netanyahu aux États-Unis? Ma'ariv Online, 6-a de aŭgusto 2018
  22. « Facebook a démantelé une campagne d'influence russe ciblant l’Algérie et l’Égypte » (arkivo) France Info, 2020
  23. « Facebook ferme des comptes liés à la France et à la Russie, accusés de désinformation en Afrique » (arkivo) France 24, 2020
  24. Joseph Menn, « Russian-backed organizations amplifying QAnon conspiracy theories, researchers say » (arkivo), Reuters, 2020

Vidu ankaŭ redakti