Irène Némirovsky

franclingva verkistino en Ukrainio

Irène NÉMIROVSKY (naskiĝinta Ири́на Львовна Неми́ровская la 11-an de februaro 1903 en Kievo, mortinta la 17-an de aŭgusto 1942 en la koncentrejo de Aŭŝvico) estis verkistino originanta el la Rusia Imperio verkante en la franca lingvo.

Irène Némirovsky kiam ŝi havis 25 jarojn

Estante filino de bankisto ŝi pasigis la junulajn jarojn sub la zorgo de franca edukistino pro emocia flankenŝoviĝo fare de la gepatroj. Sekve fariĝis la franca ŝia dua gepatra lingvo. En la kuro de la Oktobra Revolucio la familio fuĝis venonte tra Finnujo[1] kaj Stokholmo al Parizo kie ili ekloĝis en loĝejo ĉe Wilson-avenuo. Dum la 1920-aj jaroj sukcesis familia reriĉiĝo. Némirovsky studis literatursciencojn ĉe Sorbono; en la aĝo de 18 jaroj ŝi komencis la verkadon.

Edzigis ŝi en 1926 la sennaciecan judon Michel Epstein naskonte du filinojn (Denise kaj Élisabeth).[2] Ŝia romano de 1929 David Golder tuj famigis ŝin. Laŭdegis ĝin multaj, eĉ la antisemito Robert Brasillach; tio kaŭzis diskuton en marto 2008 en la usona gazeto The New Republic ĉu ŝia verkaro mem havas kontraŭjudismajn trajtojn.[3] En 1930 sekvis Le Bal, en kies filmigo debutis Danielle Darrieux.

Malgraŭ ŝia konateco en la literatura mondo de Francujo, ŝi neniam fariĝis franca civitanino, eble ankaŭ pro ŝia judeco; ŝi eĉ baptiĝis en februaro 1939 kun ŝiaj du filinoj.[4] Post la eksplodo de la Dua mondmilito la infanoj estis senditaj al Issy-l'Évêque (Saône-et-Loire), dume ŝi kaj la edzo restis Parize ĝis kiam ili, laŭ leĝoj de la reĝimo de Vichy, perdis tiun rajton. Kun responsuloj de la eldonejo Albin Michel kaj estro de la antisemitisma gazeto "Gringoire" faris ŝi interkonsenton daŭrigi verkadon sub pseŭdonimo. Tiutempe estis skribata ŝia plej ampleksa (sed neniam finfarita) verko Suite française.

Post aresto en la 13.7.1942 ŝi venis en la transitan internigejon de Pithiviers; deportacio al la celo aŭŝvica ekis en la 17.7. Ŝia edzo estis gasĉambre murdita en oktobro 1942 samloke; antaŭe li ankoraŭ disde Francujo petis liberigi ŝin. La infanoj estis kaŝitaj en klostro kaj en kavernoj en Francujo postvivonte la militon.

Kiam la filinoj poste vizitis la avinon Fanny Némirovsky en Nico, ili spertis ege malvarman akcepton; la avino eĉ proponis al ili ekloĝado en orfejo. Kofre la du fratinoj konservis la lastan patrinan manuskripton kiu nur en 1996 povis esti identigita kiel eroj de la nefinita romano Suite française. Ĝi aperis en aŭtuno 2004 kaj gajnis la renomitan literaturpremion Premio Renaudot.

Verkoj

redakti
  • 1926: Le Malentendu.
  • 1927: L'enfant génial (spätere Wiederveröffentlichungen unter dem Titel L'enfant prodige).
  • 1929: David Golder (filmo en 1931).
  • 1930: Le Bal (filmo en 1931; esperantigita fare de M. Michel Dereyger en 2014[5])
  • 1931: Les Mouches d’automne.
  • 1933: L'Affaire Courilof.
  • 1935: Le vin de solitude.
  • 1936: Jézabel.
  • 1939: Le maître des âmes (als Episoden veröffentlicht in der Zeitschrift „Gringoire“).
  • 1940: Les chiens et les loups.
  • 1946: La vie de Tchekov.
  • 1947: Les Biens de ce monde.
  • 1948: Les Feux de l’automne.
  • 2004: Suite française.
  • 2007: Chaleur du sang.
  • 2012: La Symphonie de Paris et autres histoires.

Operoj

redakti
  • Oscar Strasnoy: Le Bal. Libreto fare de Matthew Jocelyn, lau la samnoma rakonto de Irène Némirovsky. Premiero en Hamburgo, marto 2010

Radidramo

redakti
  • Die Vertraute, lau samnoma rakonto de Irène Némirovsky. Reĝisorado de Gottfried von Einem. MDR 2015.

Ekspozicio

redakti
  • 2010/2011: Irène Némirovsky. Il me semble parfois que je suis étrangère … - Mémorial de la Shoah, Parizo, ghis marto 2011[6]

Literaturo

redakti
  • Olivier Carpet: Irène Némirovsky, un destin en images. Éditions Denoël, Paris 2010, ISBN 978-2-207-10974-8
  • Martina Stemberger: Irène Némirovsky. Phantasmagorien der Fremdheit. Königshausen & Neumann, Würzburg 2006, ISBN 3-8260-3313-2 (=Epistemata. Literaturwissenschaft, 566)
  • Olivier Philipponnat, Patrick Lienhardt: La vie d’Irène Nemirovsky: 1903–1942. Grasset-Denoel, Paris 2007, ISBN 978-2-246-68721-4
  • Alexandra König: Littérature feminine? Französische Romanautorinnen der dreißiger Jahre. M-Press, München 2005, ISBN 3-89975-512-X (=Forum Europäische Literatur, 3)
  • Wolfgang Schwarzer: "Irène Némirovsky 1903–1942." Ĉe: Jan-Pieter Barbian (red.): Vive la littérature! Französische Literatur in deutscher Übersetzung. Verlag Stadtbibliothek Duisburg, ISBN 978-3-89279-656-5, p. 24
  • Elke Schmitter: "Irene Nemirowsky: Im Koffer ein Weltuntergang." Ĉe: Leidenschaften. 99 Autorinnen der Weltliteratur. München 2009, ISBN 978-3-570-01048-8, Sp 395–399

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Catherine Gousseff: L'exil russe: La fabrique du réfugié apatride (1920–1939), dua eldono, eldonejoj CNRS, Parizo 2023 (=Collection Biblis, 267), ISBN 978-2-271-14687-8, p. 177
  2. "Denise Epstein" - ĉe:The Daily Telegraph, 28.4.2013
  3. Ĝenerale pri ĉi tikla temo kp. Hannah Arendt: Elemente und Ursprünge totaler Herrschaft. Antisemitismus, Imperialismus, totale Herrschaft, Piper, Münĉen 2001, p. 36–43
  4. Irène Némirovsky: Suite française. Kun antaŭparolo de Myriam Anissimov. Éditions Denoël, Parizo 2004, p. 19–23
  5. elŝutebla libro La Balo
  6. Joseph Hanimann: "Eine Entdeckung: Irène Némirovsky: Mein Gott, was tut mir dieses Land an?" - Ĉe: FAZ, 17.11.2010, p. 32