Isidore Odorico

franca mozaikisto kaj futbalisto

Isidore Odorico filo, naskiĝis la 31-an de oktobro 1893 kaj mortis en la 27-a de februaro 1945 en Rennes (Ille-et-Vilaine), li estis mozaikisto en dinastio de italaj metiistoj instalitaj en Rennes. Post lia patro, li realigis multajn mozaikajn ornamojn precipe okcidente de Francio.

Isidore Odorico
Naskiĝo 31-a de oktobro 1893
en Rennes, Ille-et-Vilaine
Morto 27-a de februaro 1945
en Rennes
Nacieco france
Sukcesis kiel Mozaikisto
Persona informo
Tombo cimetière du Nord
Lingvoj francaitala
Loĝloko maison Odorico
Ŝtataneco Francio
Alma mater School of Fine Arts of Rennes
Familio
Patro Isidore Odorico (père)
Okupo
Okupo futbalisto • mozaikisto • sporta administristo
Verkoj Maison bleue
maison Odorico
vdr

Dinastio de mozaikistoj redakti

La fratoj Odorico, Isidore (patro) (1845-1912) kaj Vinĉento, venis de Sequals, en la itala provinco Pordenone en Friulo. Ili partoprenis al la laboroj de la Operejo Garnier en Parizo sub la estrado de la fama itala mozaikisto Giandomenico Facchina (1826-1904). Ili instaliĝis poste kun familio en Tours en 1881. En 1882, la fratoj asociiĝis por fondi sian propran entreprenon en Rennes.

En regiono sen ia mozaika tradicio, ili importis teknikon venantan el ilia origina provinco, [1]. La fabrikadkosto estis reduktita dank'al la tekniko de la metado per inversigo uzita por la Operejo Garnier kaj inspirita de la metodoj uzitaj por restaŭri la antikvajn mozaikojn (Mora en Arles). Ĝi estis reduktita ankaŭ per la invento de la « tajlitaj emajloj » farataj de émaux de Briare, kiu gajnigas tempon en la tranĉado de 'tesselles'.

Tre bonaj metiistoj, ili respondis ankaŭ al mendoj de arkitektoj por la diocezoj de Ille-et-Vilaine kaj Côtes-du-Nord, laŭ la linio de la grandaj ornamoj de la dipatrinaj bazilikoj de la fino de la 19-a jc : Notre-Dame de la Garde en Marsejlo, Fourvière en Liono, ktp. Ilia ĉiutaga laboro konsistis el grundaj ornamoj, precipe marmoraj, por enirejoj de konstruaĵoj aŭ butikoj.

Isidore Odorico filo : la artisto redakti

De 1908 ĝis 1913, Isidore Odorico vizitadis la kursojn de la Belarta Lernejo de Rennes. Li reprenis la familian entreprenon post la unua mondmilito kaj multege disvolvis ĝin inter la du mondmilitoj[1]. Li edziĝis en 1922 al Marcelle Favret, filino de Pietro Favret. Ekde tiam, li kunlaboris kun sia bopatro en multaj laboroj[2]. Dank'al sia teknika eduko, li kreis laŭ tute propra maniero formojn inspiratajn de la deko-arto, tiam plene floranta.

Li kunlaboris kun pluraj arkitektoj laborantaj en Bretonio : Jean de La Morinerie (« Le Petit Carhuel » en Étables-sur-Mer), Emmanuel le Ray (infanvartejoj por la urbo Rennes), Pierre Laloy (poŝtoficejoj de Saint-Lunaire, Tréguier, Rennes-République, ktp.), Hyacinthe Perrin (preĝejo Sainte-Thérèse en Rennes), Roger Jusserand (la « Blua Domo » en Angers), Georges Robert Lefort (granda seminario de Saint-Brieuc).

 
La Blua Domo en Angers

Inter la du mondmilitoj, Rennes fariĝis unu el la gravaj centroj por la produktado de mozaikoj en Francio : oni nombris verkojn de la metiejo Odorico en 122 urboj de la granda Okcidento de Francio.

La futbalisto redakti

Pasia pri futbalo, Isidore Odorico nature aktivis en la ĉefa klubo de sia naskiĝa urbo, la Stade rennais. Li komencis kiel ludanto, unue inter 1912 kaj 1914, poste inter 1918 kaj 1925. Fariĝinta gvidanto, li fariĝis la prezidanto de la klubo en 1931. En tiu posteno ĝis la 12-a de julio 1938, li daŭre markis la historion de la klubo 'Stade rennais', kontribuante je la nacia nivelo al la starigo de la unua franca profesia ĉampionkonkurso en 1932.

Lia nomo estis donita al la strukturo, kiu subtenas la edukan centron de 'Stade rennais' : la privata teknika lernejo Odorico, situanta ĉe la vojo de Lorient, apud la stadiono.

 
Dipatrino, mozaiko de Odorico Patro.

Ĉefaj realigaĵoj redakti

 
La urba naĝejo Saint-Georges.

Notoj kaj Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 FR3 (24-a de julio 1992). Odorico. L'Ouest en mémoire (INA). Alirita 4-an de Aŭgusto 2010.
  2. Marie-Christine Vallet, Cécile Vallet. (2009) Nevers autre(s) regard(s). Nevers: La Fabrique, p. 48–49. FAVRET.
  3. Vidi la inventaran slipon Arkivigite je 2013-10-30 per la retarkivo Wayback Machine de la domo sur la retpaĝo de la regiona servo pri la Inventaro de Bretonio
  4. Vidi la virtualan viziton[rompita ligilo] de la duŝbanejoj sur la retpaĝo de la lernejo Marcel Pagnol de Laval
  5. Vidi la dosieron Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝo de la Domo pri Arkitekturo, Teritorioj kaj pejzaĝo Arkivigite je 2020-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, nun loĝanta en la konstruaĵo
  6. Vidi la inventaran slipon[rompita ligilo] de la domo sur la retpaĝo de la regiona servo pri la Inventaro de Bretonio

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • Hélène Guéné, france "Odorico. de la couleur dans le quotidien de la vie urbaine", en Place publique n°1, Rennes, Oktobro 2009, p. 79-82.
  • Hélène Guéné, france Odorico mosaïste ; la production d´un atelier italien en Bretagne et Anjou, 1882-1978, Triacikla doktoriĝo pri historio kaj artesploroj, Rennes : Université de Haute-Bretagne, 1983 (4 tomoj : tezo : 688 paĝoj ; katalogo de desegnaĵoj (998 pecoj : 818 de la Muzeo de Bretonio + 123 de la arkivoj Janvier, Rennes + 57 de la arkivoj Mander, Angers) : 608 paĝoj ; katalogo de la verkoj (442 programoj, 218 realigoj) : 654 paĝoj ; aneksaĵoj : 523 paĝoj.
  • Hélène Guéné, france Odorico, mosaïste art déco, eld. Archives d'architecture moderne, Bruxelles, 1991 (2-a eldono, 2000).
  • Hélène Guéné, france "Odorico Mosaïste : la vie d’un atelier d’artisans", Arts de l’Ouest, Rennes, Universitato de Haute Bretagne, 1991, speciala numero "Archéologie industrielle", vol. VIII, p. 181-199.
  • Hélène Guéné, france « Odorico mosaïste », Revuo 303, n°16, 1-a kvaronjaro 1988, p. 10-23.

Filmografio redakti

  • Frédérique Mathieu, france "Odorico Mosaïste", 26 min, kunproduktaĵo de 'Union Régionale des CAUE Pays-de-Loire' kaj de 'France 3 Ouest', 1992.
  • Marie-Laurence et Franck Delaunay, france Sur les trace d'Isidore Odorico, 26 min, Kunproduktaĵo de 'Candela Productions', 'TV 10 Angers', 'TV Rennes', 'Canal 8 Le Mans', 'Région Bretagne', 1995.

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti