István Bencsik (pedagogo)

István Bencsik [iŝtvAn benĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bencsik István estis hungara profesoro, parlamentano.

István Bencsik
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1910 (1910-10-06)
en Pleš
Morto 10-an de julio 1998 (1998-07-10) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Alma mater Lévay József Reformed Protestant High School • Sárospatak Reformed College • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István Bencsik [1][rompita ligilo] naskiĝis la 6-an de oktobro 1910 en Hungara reĝlando en Fülekpilis (nuntempa Pleš en Slovakio). Li mortis la 10-an de julio 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Bencsik frekventis kalvinanan gimnazion en Sárospatak, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Scienca Universitato Pázmány Péter en 1933. En la sekva jaro li instruis en luteranaj gimnazioj en Nyíregyháza, ekde 1937 en Orosháza, ekde 1943 en agrara mezlernejo de Szarvas. Post la 2-a mondmilito li estis lernejestro en Szarvas, inter 1953 kaj 1956 li estis agrara akademiestro en Debrecen. En 1962 oni kreis el la akademio altlernejon, poste agraran universitaton. Li estis en ambaŭ lernejoj rektoro ĝis 1970.

Post la 2-a mondomilito li havis ankaŭ politikan karieron. Jam en 1944 li aliĝis al la Nacia Kamparana Partio, kie post jaroj li ricevis signifajn postenojn, krome li estis departementestro unu jaron, fine li havis postenon en la agrikultura ministerio. En 1948 li aliĝis al la komunistoj, en 1957 al Hungara Socialista Laborista Partio. inter 1948-1952 kaj 1963-1975 li estis parlamenta deputito. En 1974 li pensiuliĝis.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti