István Márta
István MÁRTA [iŝtvAn mArta], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Márta István estas hungara komponisto, muzikisto, instruisto, teatrestro.
István Márta | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1952 (68-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
István Márta [1] naskiĝis la 14-an de junio 1952 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
István Márta frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1975. Dum la studentaj jaroj li plenumis diversajn muzikajn taskojn en teatroj, kluboj, festivaloj, eĉ en 1973 li kolektis kantojn inter Ĉangohungaroj de Moldavio. Post siaj studoj li daŭre partoprenis en la hungara muzika vivo (koncertoj, festivaloj, aranĝaĵoj). Li apartenis ankaŭ al orkestro kiel klavicenisto. En la fruaj 1980-aj jaroj li instruis en la menciita muzika mezlernejo, post jaroj li estis muzika gvidanto de diversaj teatroj. Ekde 1989 li estis motoro de festivalo en Kapolcs. Inter 1998 kaj 2012 li estis teatrestro de Nova Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premiojn inter 1979-2013. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.
Elektitaj komponaĵojRedakti
- Munkásoperett – muzikalo (1985)
- Liliomfi – muzika teatraĵo (1997)
- Történetek az elveszett birodalomból – filma muziko (2005)
- Rákosi - dokumentfilma muziko (2016)
Elektitaj reĝisoraĵojRedakti
- Cabaret (muzikalo, Nacia Teatro (Pécs)) (1996)
- A Falunk Rossza (Nova Teatro (Budapeŝto), 2001)