István Petróczy [iŝtvAn petrOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petróczy István, germane vaste konata Stephan Petróczy von Petrócz estis hungara oficiro, inventisto, piloto. Lia nobela antaŭnomo estis petróci.

István Petróczy
Persona informo
Naskonomo Petróczy István
Naskiĝo la  3-an de januaro 1874(nun 1874-01-03)
en Hungario Garancspetróc
Morto la 9-an de aŭgusto 1957
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tereza milita akademio
Memorigilo István Petróczy
Okupo
Okupo piloto
vdr
Memortabulo pri István Petróczy

István Petróczy [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1874 en Hungara reĝlando en Garancspetróc (nungtempa Granč-Petrovce en Slovakio). Li mortis la 9-an de aŭgusto 1957 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Petróczy frekventis armean lernejon en Kismarton inter 1885–1889, poste li lernis en Moravio en Mährisch-Weisskirchen, fine li akiris diplomon en milita akademio en Wiener Neustadt en 1895. Li komencis sian armean karieron en Trento (tiam en Aŭstrio-Hungario) kiel leŭtenanto, ekde 1898 jam li servis en Vieno. Li konatiĝis pri la aerŝipoj kaj li faris geografiajn mezuradojn. En 1910 li faris pilotan ekzamenon en Wiener Neustadt, poste li iĝis estro de la ĵus kreita armea flughaveno. Li evoluis la diversajn flugilojn. Li partoprenis en la 1-a mondmilito, kie li havis signifajn postenojn pri aerŝipoj, flugmaŝinoj, eĉ helikopteroj. Dum la Kalistefa revolucio li same ricevis taskojn kaj postenojn, sed poste dum la Hungara Sovetrespubliko lia agodo restis nekonata. Inter 1920 kaj 1924 li laboris en ministerio pri komerco, kie li establis la hungaran civilan flugmaŝinan floton. En 1948 la ŝtato forprenis liajn ĉiujn havaĵojn, li vivis plu en mizero. En 2010 okazis solena reentombiĝo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A legyőzött Németország aviatikája. Tanulságok és teendők. (1921) - studo
  • Veszélyben minden magyar város! (1931)
  • Légvédelmi képes-káté (1932)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti