István Vörös (poeto)
István Vörös [iŝtvAn voroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vörös István estas hungara poeto, kritikisto, altlerneja instruisto.
István Vörös (poeto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1964 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | poeto literatursciencisto literaturkritikisto universitata instruisto verkisto literaturhistoriisto bohemisto tradukisto man of letters (en) |
István Vörös[1][2] naskiĝis la 20-an de septembro 1964 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Vörös estis edukita en Mór kaj Budapeŝto. Li maturiĝis en gimnazio en 1983, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1992, dum li studis ankaŭ en Universitato de Karolo kaj Universitato Kolumbio. Ekde 1997 li instruis en Katolika Universitato Péter Pázmány komence kiel asistanto, post jaro lektoro, ekde 2004 katedrestro, ekde 2005 docento. Li kandidatiĝis kun la scienca grado Ph.D. en 1998, lia habilitiĝo okazis en 2018. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis stipendiojn inter 1987-1990, 1994-1996 kaj en 2006, premiojn inter 1989-2018.
Elektitaj volumoj
redakti- Só, kenyér (poemoj, 1988)
- A közbülső ítélet (poemoj inter 1981–1989, 1993)
- Heidegger, a postahivatalnok (poemeca romano, 2003)
- Švejk, a féregirtó, avagy a puska nem sül el (komedio, 2003)
- Švejk gyóntatója (2007, noveloj)
- Száz és egy. Születésnapi versek, sok képpel (poemoj, 2014)
- Por (dramo, 2019)
- Nem ti kussoltok (2021)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM74625 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://port.hu/adatlap/szemely/voros-istvan/person-187716 teatra datenaro