Iván Szelényi [selEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelényi Iván estis hungara sociologo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1995). Lia avo estis Ödön Szelényi.

Iván Szelényi

Iván Szelényi [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iván Szelényi frekventis universitaton Marx Károly en Budapeŝto inter 1956-1960. Post la diplomo li eklaboris en biblioteko. En 1964 helpe de stipendio li plulernis en Kalifornio. Hejmenveninta li laboris en sociologia instituto. En 1974 li estis arestita pro opozicia manuskripto, en la sekva jaro li estis trude forigita el Hungario. Li iĝis profesoro en Kent, poste en 1976 en Adelajdo li fondis katedron en la universitato. En 1981 li translokiĝis al Usono, kie li estis katedrestro en diversaj universitatoj. Li doktoriĝis en 1990 antaŭ MTA. Li okupiĝas precipe pri sociologiaj aspektoj de urboj, vilaĝoj, socialismo, kapitalismo. Li dufoje edziĝis, la unua edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1989-2006.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az új lakótelepek problémái (Problemoj de la novaj kvartaloj), (1969) kune kun György Konrád
  • Az értelmiség útja az osztályhatalomhoz (1974) kune kun György Konrád
  • Cities in Recession (1984)
  • Making Capitalism without Capitalists (1998)
  • A kirekesztettség változó formái (2003)

Fontoj redakti