Izopulegono
Izopulegono | |||
![]() | |||
Izopulegono | |||
![]() | |||
![]() | |||
Izopulegono troviĝas en la Mentha piperita. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 17882-43-8 | ||
ChemSpider kodo | 31884 | ||
PubChem-kodo | 34645 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo[1] | ||
Molmaso | 152,237g mol−1 | ||
Denseco | 0,921g/cm−3 | ||
Bolpunkto | 235 °C | ||
Refrakta indico | 1,4675 | ||
Ekflama temperaturo | 80 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,3 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 790 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H351, H372 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P264, P270, P281, P301+310, P308+313, P314, P321, P330, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izopulegono aŭ C10H16O estas nature okazanta kemia kombinaĵo ekstraktita el esencoleoj el pluraj planto-variaĵoj tiaj kiaj Nepeta cataria, Mentha piperita, Mentha pulegium, krom aliaj. Ĝi klasiĝas kiel monoterpeno[2], estas senkolora oleeca likvaĵo, nesolvebla en akvo, sed solvebla en etanolo, kun agrabla odoro simile al katario, pipromento kaj pulegio. Ĝi estas uzata en la fabrikado de parfumoj, tualetsapoj kaj ŝampuoj. Ankaŭ ĝi estas uzata kiel komponaĵo insektoforpuŝanta kaj en la sintezo de la mentolo. Ĝi ankaŭ estas uzatas por la traktado de parazitoj kaj posedas antihelmintajn proprecojn.
Izopulegono estas malutila por la sano. Ĝi iritas la digestan vojon, sed ankaŭ la haŭton kaj mukozojn. Izopulegono povas kaŭzi kramfojn, acidozon kaj kolikojn. Ĝi pruviĝis toksa ĉe ratoj se konsumita en grandaj kvantoj. Per interagado kun acetata acido, izopulegolo donas izopulegilan acetaton, substancon senkoloran dolĉecan kun mentosimila odoro. Izopulegila acetato[3] ankaŭ estas uzata kiel gustigagento kaj posedas antimikrobajn proprecojn. Krom la izopulegila acetato, buterataj, propanoataj, valerataj, kaproataj, kaprilataj, pelargonataj, kaprataj, laŭrataj kaj miristataj esteroj ankaŭ estas disponeblaj.[4]
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- Izopulegono estiĝas per oksidiga cikligo de la citronelalo:
Reakcio 2
redakti- Preparado de izopulegolo per reduktado de izopulegono:
Reakcio 3
redakti- Preparado de izopulegila acetato per traktado de la izopulegolo kun acetata acido:
Reakcio 4
redakti- Preparado de izopulegila izobuterato per traktado de la izopulegolo kun izobuterata acido:
Reakcio 5
redakti- Preparado de p-cimeno per reduktado de izopulegono: