János Abrudbányai

hungara unitaria pastro

János Abrudbányai [jAnoŝ abrudbAnjai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abrudbányai János estis hungara unitaria pastro, teologia altlerneja instruisto, librotenisto. Lia familia nomo estis Fikker ĝis 1941.

János Abrudbányai
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de oktobro 1907(nun 1907-10-16)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Mezőszengyel
Morto la 19-an de januaro 1968
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo pastro • universitata instruisto • kontisto
vdr

János Abrudbányai[1] naskiĝis la  16-an de oktobro 1907(nun 1907-10-16) en Mezőszengyel (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sânger en Rumanio), li mortis la 19-an de januaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Abrudbányai maturiĝis en unitaria gimnazio en Cluj en 1925, post 4 jaroj li akiris pastran diplomon en unitaria akademio, inter 1929–1931 li estis stipendiulo en en:Harris Manchester College, Oxford, fine li diplomiĝis el filozofio en Universitatea Regele Ferdinand I en 1938. Post la lasta diplomo li estis pastro en Cluj kaj en Plăiești, inter 1939–1945 instruis en la unitaria akademio, eĉ dum 2 jaroj li estis fakultatestro. En 1945 en Cluj revenis la rumana erao kaj li estis kondamnita je prizono, ĉar li estis apoginto de deportado de judoj. Li rifuĝis al Hungario kaj estis pastro en Kocsord. En 1950 li denove arestiĝis 3 jarojn. inter 1953–1956 li denove estis pastro en Kocsord, sed li estis aktiva dum la hungara revolucio de 1956, tial li denove estis en prizono ĝis la tutlanda politika amnestio en 1963. Li ne plu povis esti pastro, tial li estis librotenisto ĝis sia morto. Li edziĝis en 1932, lia edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bevezetés a vallás lényegéhez. (1934)
  • A vallás gyökerei. (disertaĵo rumene, 1938)
  • Az unitarizmus és a fajelmélet. (1943)
  • Egyedül voltunk. (1944)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti