János Fodor (operkantisto)
János FODOR [jAnoŝ], laŭ la hungara skribmaniero Fodor János estis hungara operokantisto (basbaritono).
János Fodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1906 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de aŭgusto 1973 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
János Fodor naskiĝis la 2-an de marto 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Fodor eklaboris kiel simpla laboristo. Li okupiĝis pri kantado en la 1930-aj jaroj kaj foje li kantis en Teatro Erkel. Li aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1938 kaj baldaŭe li estis la ĉefkantisto en basbaritonaj roloj, eĉ li estis la plej bona kantisto en roloj de Richard Wagner. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli frue kaj poste po unu premiojn.
Liaj ĉefaj roloj redakti
- Giuseppe Verdi: Traviata - George Germont (debuta ĉefrolo)
- Bizet: Carmen – Escamillo
- Ferenc Erkel: Bánk (banuso) – Petur
- Gounod: Faust – Mefisto
- Verdi: Aida – Amonasro
- Wagner: La fluganta Holandano – titolrolo; La Rejna Oro – Wotan; Siegfried – Wotan