János Mócsy [jAnoŝ mOĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mócsy János estis hungara bestkuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1946).

János Mócsy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
en Kalocsa
Morto 16-an de aŭgusto 1976 (1976-08-16) (80-jaraĝa)
en Balatonszemes
Tombo Balatonszemes
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano András Mócsy
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

János Mócsy [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1895 en Kalocsa. Li mortis la 16-an de aŭgusto 1976 en Balatonszemes.

Biografio redakti

János Mócsy ricevis diplomon en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1918, poste li eklaboris en instituto. En 1922 li ekhavis postenon en la altlernejo apud József Marek. En 1926 helpe de stipendio li plulernis en Kopenhago kaj Hannover. Hejmenveninta li profesoriĝis. En 1949 li estis elektita dekano. Li ricevis premiom Kossuth en 1952, poste ankaŭ alian premion.

Verkaro (elekto) redakti

  • Állatorvosi belgyógyászat (1943) - kun Rezső Manninger
  • Állatorvosi klinikai diagnosztika (1960)
  • Állathigiéne (1959, pole en 1964)

Fontoj redakti