János Török (ekonomikisto)

János Török [jAnoŝ torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török János estis hungara ekonomikisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1841) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis csáfordi [ĉAfordi] kaj jobbaházi[1].

János Török
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1809 (1809-06-06)
en Tapolca
Morto 9-an de februaro 1874 (1874-02-09) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo János Török (ekonomikisto)
Okupo
Okupo ekonomikistoverkistoĵurnalistoarkivisto
vdr

János Török[2] naskiĝis la 6-an de junio 1807 en Tapolca[2][1]. Li mortis la 9-an de februaro 1874 en Budapeŝto[2][1].

Memortabulo de János Török

Biografio redakti

János Török lernis en Keszthely, Buda, Pest (urbo) kaj Graz. En 1830 li eklaboris en Kismarton (nuntempe Eisenstadt en Aŭstrio) en bieno de familio Esterházy. Baldaŭe li ricevis taskojn de Imre Klauzál en Rohonc. En 1846 li establis ekonomian instituton, kiun la ŝtormo detruis. Li partoprenis en hungara revolucio de 1848, tial post la falo li estis arestita. Post la liberiĝo li ĵurnaladis, krome li apartenis al rondo de István Széchenyi. En 1866 li estis nomita ĉefarkivisto.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyarország legjelesebb gazdasági s iparvállalatainak ismertetése (1841; ankaŭ germane).
  • Magyar életkérdések, összhangzásban a közbirodalmi érdekekkel (1852)
  • Töredékek gróf Széchenyi István kiadatlan irataiból (1860, 1866)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Tapolca

Referencoj redakti

Fontoj redakti