József Csontos
József Csontos [jOĵef ĉontoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csontos József estis hungara mikrobiologo, altlerneja instruisto.
József Csontos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de februaro 1889 en ![]() |
Morto | la 1-an de oktobro 1962 en ![]() |
Okupo | |
Okupo | scienca esploristo |
József Csontos[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1889 en Nagygéres, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Veľký Horeš en Slovakio), li mortis la 1-an de oktobro 1962 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Csontos akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1912. Post la diplomo li restis samloke apud József Marek kaj ankaŭ doktoriĝis. Inter 1919 kaj 1929 li laboris en instituto apud Aladár Aujeszky, poste en aliaj pluraj institutoj. Intertempe en 1925 li habilitiĝis en la altlernejo. Li estis institutestro inter 1950-1959. Li doktoriĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1959. Lia laboro fokusiĝis pri infektoj.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Állattenyésztéstan, állatbetegségtan (kunaŭtoro, 1953)
- A madarak fertőző betegségeinek kór- és gyógytana (disertaĵo)
Memorigiloj redakti
- memormedalo (1975, kreita de István Martsa) [1]
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-04. Alirita 2021-01-24.