Veľký Horeš, hungare Nagygéres (nadjgEreŝ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Veľký kaj nagy signifas: granda.

Veľký Horeš situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Veľký Horeš situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Ĉop-Slovenské Nové Mesto. Kráľovský Chlmec troviĝas 5 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1214 en formo "Gures". Poste formiĝis Granda kaj Malgranda Gures-oj. En 1910 loĝis en Nagygéres 1011 da homoj, (1008 hungaroj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Nagygéres apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Nagygéres rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľký Horeš 1005 da homoj, (845 hungaroj, 146 slovakoj, 7 ciganoj, 1 ukraino). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Nagygéres naskiĝis hungara mikrobiologo József Csontos.

Eksteraj ligiloj redakti