József Mogyoródi

József Mogyoródi [jOĵef modjorOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mogyoródi József estis hungara matematikisto, profesoro.

József Mogyoródi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1933 (1933-10-02)
en Nagyoroszi
Morto 27-an de marto 1990 (1990-03-27) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

József Mogyoródi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1933 en Nagyoroszi. Li mortis la 27-an de marto 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Mogyoródi frekventis gimnaziojn en Vác kaj Balassagyarmat, poste li akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1957. Jam ekde 1956 li laboris en matematika instituto, sed ekde 1958 li instruis en la universitato. En 1968 li estis nomumita docento, samtempe li establis novan katedron. Ekde 1970 li estis katedrestro, sed li samtempe instruis ankaŭ en Vieno. En 1980 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li instruis ankaŭ en Universitato de Debrecen.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Valószínűségi változók véletlen tagszámú összegeinek határeloszlásáról (1967) - disertaĵo
  • A valószínűségszámítás elemei (1970)
  • Valószínűségszámítás (1978) - studenta lernolibo

Fontoj redakti