Malfermi la ĉefan menuon

J. B. Lenoir (prononce /ləˈnɔːr/) (5a de Marto, 1929 – 29a de Aprilo, 1967) estis usona gitaristo kaj kantisto-kantoverkisto de bluso, aktiva en la etoso de Ĉikaga bluso en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

J. B. Lenoir
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1929 (1929-03-05)
en Misisipio
Morto 29-an de aprilo 1967 (1967-04-29) (38-jara)
en Urbana
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Usono
Profesio
Profesio gitaristokantisto
v  d  r
Information icon.svg

Lia familinomo, kiu estas franclingva, estas foje prononcita kiel france "L'n ŬAHR", sed li prononcis ĝin "La NOR". Lia persona nomo estis uzita simple kiel J. B.; tiuj literoj ne estas inicialoj.

Vivo kaj karieroRedakti

Li naskiĝis en Monticello, Misisipio.[1] La patro de Lenoir gitaristo mem enkondukis lin al la muziko de Blind Lemon Jefferson, kiu iĝis grava influo.[2] Dum la komenco de la 1940-aj jaroj, Lenoir laboris kun la blusaj artistoj Sonny Boy Williamson II kaj Elmore James en Novorleano.[3] Li estis poste influita de Arthur Crudup kaj Lightnin' Hopkins.[2]

En 1949, li translokiĝis al Ĉikago, kie Big Bill Broonzy helpis enkonduki lin en la bluskomunumo. Li ekmuzikis ĉe lokaj noktokluboj, kun muzikistoj kiaj Memphis Minnie, Big Maceo Merriweather, kaj Muddy Waters, kaj iĝis grava membro de la blusa etoso de la urbo.[3][4] Li ekregistris en 1951 por J.O.B. Records kaj Chess Records. Lia registraĵo de "Korea Blues" estis publikigita de Chess,[5] kaj ludita de kaj J. B. kaj de liaj Bayou Boys.[6] Lia bando estis formita de la pianisto Sunnyland Slim, la gitaristo Leroy Foster, kaj la drumisto Alfred Wallace.

Dum la 1950-aj jaroj Lenoir registris por variaj registrofirmaoj en la areo de Ĉikago, kiel J.O.B., Chess, Parrot kaj Checker. Liaj plej sukcesaj kantoj estis "Let's Roll", "The Mojo" (kun la saksofonisto J. T. Brown) kaj la polemika "Eisenhower Blues", kiun Parrot Records devigis re-registri kiel "Tax Paying Blues."[5]

Lenoir estis konata en la 1950-aj jaroj pro sia spektaklemo, partikulare pro siaj zebro-modelaj vestaĵoj, kaj lia alt-tona voĉo. Li iĝis influa kantoverkisto kaj ludisto de elektra gitaro, kaj lia klinemo al socia komentaro distingi lin disde multanj aliaj blusistoj tiame.[2] Lia komerce plej sukcesa kaj pludaŭra publikaĵo estis "Mamma Talk to Your Daughter", registrita por Parrot en 1954, kiu atingis la 11a rangon de la listo de Billboard R&B kaj estis poste registrita de multaj aliaj blusaj kaj rokaj muzikistoj.[5]

DiskaroRedakti

  • Alabama Blues: Rare and Intimate Recordings
  • "Chess Masters" (Chess double LP, 1984)
  • "The Parrot Sessions, 1954-55" (Relic LP, 1989)

NotojRedakti

  1. EAGLE, Bob. (2013) Blues - A Regional Experience. Santa Barbara: Praeger Publishers, p. 118. ISBN 978-0313344237.
  2. 2,0 2,1 2,2 Bill Dahl[J. B. Lenoir ĉe Allmusic angleŜablono:Allmusic/zorgado/deviga parametro ID mankas J.B. Lenoir]. Allmusic. Alirita 11a de Novembro, 2011.
  3. 3,0 3,1 Blues Online© J.B. Lenoir. Physics.lunet.edu. Alirita 2013-03-10.
  4. J.B. Lenoir @ All About Jazz. All About Jazz. Arkivita el la originalo je 2012-06-19. Alirita 2013-03-10.
  5. 5,0 5,1 5,2 Williamson, Nigel (2007). Rough Guide to the Blues. (ISBN 1-84353-519-X).
  6. J. B. Lenoir Discography. Wirz.de. Alirita 2013-03-10.

Eksteraj ligilojRedakti