Jan KOWALEWSKI [kovaLEVski] (naskiĝis la 23-an de oktobro 1892 en Lodzo, mortis la 31-an de oktobro 1965 en Londono) estis diplomita subkolonelo de infanterio de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko, kriptologo, matematikisto kaj lingvisto, diplomato, soldato de rekognosko, kiu rompis sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito, plurjara oficiro de la 2-a Filio de Ĉefa Stabo de Pola Militistaro.

Jan Kowalewski
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1892 (1892-10-23)
en Łódź
Morto 31-an de oktobro 1965 (1965-10-31) (73-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo kancero
Lingvoj polarusafrancagermana
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Lieĝo • École supérieure de guerre
Okupo
Okupo oficiro • kriptologo • diplomatoinĝeniero
vdr

Li finis Lernejon de Grupiĝo de Komercistoj en Lodzo. En la jaroj 1909-1913 studis en la Universitato de Lieĝo kaj ricevis diplomon pri teknika kemio. Li konis kelke da lingvoj: germanan, francan kaj rusan. Post eksplodo de la unua mondmilito mobilizita al rusa armeo. Kiel rezerva oficiro de rusa inĝeniera armeo, al kiu estis subigitaj unuoj de telekomunikado, konis funkciadon de tiu ĉi servo, kio estis atuto dum posta malĉifrado de bolŝevikaj radiogramoj.

Memorigo redakti

Okaze de la Jaro de Jan Kowalewski (2020), lodzano, aperis en Lodzo reklama filmeto rememoriganta eksterordinaran kontribuon de la heroo de pola-bolŝevika milito al venko de la Batalo de Varsovio. La kriptologo rompis 100 rusajn ĉifrojn, kio permesis legi preskaŭ 3 mil sekretajn depeŝojn de la malamiko. La plej grava koncernis ofensivon el ĉirkaŭaĵoj de Varsovio.


 
La oficiroj de la Ĉifrad-Buroo. De maldekstro: Jakub Plezia, Jerzy Suryn, Yamawaki Masataka, Paweł Misiurewicz, Jan Kowalewski, Maksymilian Ciężki. La 20aj jaroj de la 20a jc.
 
La grupo depolaj oficiroj dum la Tria Silezia Ribelo antaŭ la palaco en Sławięcice). De dekstro staras: kapitano Leon Bulowski, kapitano Robert Oszek (2a de dekstro), kapitano Jan Chodźko kaj leŭtenanto Jan Kowalewski

Bibliografio redakti

  • Jan Kowalewski, en: Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), volumo XIV
  • Jan Bury, Polish Codebreaking During the Russo-Polish War of 1919-1920, "CRYPTOLOGIA", XXVIII, 3, 2004, p. 193-203
  • Jan Stanisław Ciechanowski, The Principal Achievements of Polish Intelligence (Part VI). Lt-Col. Jan Kowalewski’s Mission in Portugal, Vol. I: The Report of the Anglo-Polish Historical Committee, eds. T. Stirling, D. Nałęcz, T. Dubicki, co-ordinator of the English Language version of the Polish papers J. Ciechanowski, Vallentine Mitchell, London-Portland 2005, pp. 518–531.
  • Jan Stanisław Ciechanowski, Pułkownik Jan Kowalewski - kontakty z władzami niemieckimi w czasie wojny (Kolonelo Jan Kowalewski - kontaktoj kun germanaj regopovoj dum la milito), en: „Zeszyty Historyczne”, kajero 144, Parizo 2003, p. 50-88
  • Władysław Kozaczuk & Jerzy Straszak, Enigma. How the Poles Broke the Nazi Code (Anekso B: Before Enigma: Jan Kowalewski and the Early Days of the Polish Cipher Bureau (1919–22)) New York 2004 eldonejo Hyppocrene Books ISBN 0-7818-0941-X
  • Grzegorz Nowik (2004). Zanim złamano Enigmę: Polski radiowywiad podczas wojny z bolszewicką Rosją 1918–1920 (Before Enigma was Broken: Polish radio-intelligence during the war against Bolshevik Russia 1918–1920). Warsaw, RYTM Oficyna Wydawnicza. ISBN 83-7399-099-2.
  • Grzegorz Nowik, Zanim złamano "Enigmę" rozszyfrowano Rewolucję. Polski radiowywiad podczas wojny z bolszewicką Rosją 1918-1920 (Antaŭ ol oni rompis "Enigma" oni deĉifris Revolucion. Pola radiospionado dum milito kun bolŝevika Rusio 1918-1920), Oficyna Wydawnicza RYTM, Warszawa 2010, ISBN 978-83-60580-61-5
  • Richard Woytak, "Colonel Kowalewski and the Origins of Polish Code Breaking and Communication Interception," East European Quarterly, vol. XXI, no. 4 (January 1988), pp. 497–500.
  • Robert J. Hanyok (2004). "Appendix B: Before Enigma: Jan Kowalewski and the Early Days of the Polish Cipher Bureau (1919–22)". Enigma: How the Poles Broke the Nazi Code. Hyppocrene Books. p. 163. ISBN 0-7818-0941-X.
  • "Crusader In The Secret War", Judith Hare, Countess of Listowel, 1952, Christopher Johnson