Jan Krzysztof Kelus

Jan Krzysztof Kelus (naskiĝis la 21-an de februaro 1942 en Varsovio) – pola sociologo, politika aganto, komponisto, aŭtoro kaj plenumanto de "samizdataj" kantoj, kontraŭkomunisto.

Jan Krzysztof Kelus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1942 (1942-01-01) (82-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo kantistosociologo • poeto • disidentokantaŭtoro vd
Laborkampo sociologiopolitikokanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis juron, sed finfine finis sociologion en Varsovia Universitato. Ĝis marto 1968 estis – laŭ siaj propraj vortoj – malpolitika ĝis doloro. Nur tiam engaĝis sin en opozician agadon. En 1969 arestita kadre de la "afero de tatranoj" - kontrabando de la revuo Kultura. Li kunorganizis juran kaj financan apogon por laboristoj partoprenantaj proteston de la 25-a de junio 1976.

En la 70-aj jaroj laboris kiel sociologo en Instituto de Venereaj malsanoj ĉe Medicina Akademio en Varsovio. Samtempe agis en tiama demokratia opozicio - engaĝiĝis en la Komitato por Defendo de Laboristoj. Ofte sekureca servo maltrankviligis lin. En 1979 estis forigita de Medicina Akademio pro politikaj kaŭzoj.

Komence de la 80-aj jaroj fondis kun amikoj Sendependan Eldon-Alon CDN (k.t.p.), la plej grandan samizdatan eldon-domon en Pollando. Dum la milita stato en Pollando estis internigita en Białołęka (li loĝis en la sama kelo kun Janusz Onyszkiewicz).

Nuntempe kune kun edzino loĝas en Varmio, laboras kiel tradukisto kaj okupiĝas pri abelbredado. Tradukis kelkajn kantojn de ĉeĥa artisto Karel Kryl.

Stefan Brzoza nomis lin en sia protest-songo titolita "Zwolnić Kelusa" (Liberigi Kelus) pola Woody Guthrie. Inspirita de lia kreiveco kaj verkita laŭ melodio de Kelus estas kanto de Jacek Kaczmarski Powrót sentymentalnej panny "S" (Reveno de sentimentala fraŭlino "S", kaj la kanto de Andrzej Kołakowski – Dla J.K.K. (Por J.K.K.). Ĵurnalisto de Gazeta Wyborcza Wojciech Staszewski publikigis libron pri J. K. Kelus forme de la serpenta intervjuo, titolitan Był raz dobry świat (Foje estis bona mondo), kaj filologo Krzysztof Gajda dediĉis al li la libron Poza państwowym monopolem – Jan Krzysztof Kelus (Ekster la ŝtata monopolo - Jan Krzysztof Kelus).

Premioj kaj distingoj redakti

Septembre 2006 estis dstingita de prezidento Lech Kaczyński per la Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Bibliografio redakti

  • Krzysztof Gajda, Poza państwowym monopolem - Jan Krzysztof Kelus (Outside of State Monopoly - Jan Krzysztof Kelus), WiS, Poznań 1998, p. 120, ISBN 83-87346-31-4
  • Jan Krzysztof Kelus, Wojciech Staszewski, Był raz dobry świat... (Once Upon a Time There Was a Good World...), Prószyński i S-ka, Varsovio 1999, p. 309, ISBN 83-7180-502-0


Eksteraj ligiloj redakti