Januaro (sanktulo)
Sankta Januaro (itale, San Gennaro, latine Januarius), naskiĝis ĉirkaŭ 250 kaj mortis en 305. Li estis Episkopo de Benevento, martirigita (per senkapigo) en la epoko de la imperiestro Diokleciano, apud la sulfurejo de Pozzuoli (ĉe Napolo).
Sankta | |||||
Januaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 272 en Benevento | ||||
Morto | 1-an de januaro 305 (32-jaraĝa) en Pozzuoli | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post diversaj eventoj, en 1647 la kranio de la sanktulo kaj du ampoloj kun lia sango estis lokitaj, en du apartaj niĉoj, en la katedralo de Napolo, de kiu Sankta Januaro estas patrono (antaŭ kelkaj jaroj, la kulto de la sanktulo estis, de la Sankta Seĝo, mallevita al pure loka nivelo; sed, ĝuste en la ĉi-jara datreveno de la morto, oni «promociis» Sanktan Januaron je patrono de la tuta Regiono Kampanio, kies ĉefurbo estas Napolo).
La Miraklo de Sankta Januaro
redaktiRipetiĝas en Napolo la tiel dirita «miraklo de Sankta Januaro». La stranga afero, kiu de jarcentoj mobilizas la sciencistojn (kaj pri kiu, verdire, la katolika eklezio neniam alprenis oficialan starpunkton, kvankam ekleziaj eminentuloj kutime partoprenas en la koneksaj ceremonioj), estas la nekontestebla fakto, ke la sango entenata en la du ampoloj likviĝas en difinitaj datoj: la 19-an de septembro (en la datreveno de la martirigo); la sabaton, kiu antaŭas la unuan dimanĉon de majo (en la datreveno de la transporto de la korpo de la sanktulo al la napolaj katakomboj); kaj la 16-an de decembro (en la datreveno de la erupcio de la napola vulkano Vezuvo, en 1631). Samtempe kun la likviĝo de la sango (kiu okazas antaŭ granda homamaso), subite ruĝiĝas iu ŝtono en Pozzuoli, kie, laŭ la tradicio, purigis siajn manojn la virino, kiu kolektis la sangon de la sanktulo.
La kulto de Sankta Januaro naskis riĉan folkloron en Napolo, ankaŭ ĉar la popolo faras prognozojn pri la estonteco en rilato kun la tempo bezonata de la sango por likviĝi, kiu varias de unu jaro al alia (des pli malbone se, kiel kelkfoje okazas, la sango tute ne likviĝas: kaj estas strange, ke kiam tiu likviĝo ne okazas, tre ofte la urbo estas efektive trafata de iu malagrablaĵo aŭ eĉ katastrofo).