Javier Cámara

hispana aktoro

Javier CÁMARA Rodríguez (Albelda de Iregua, Rioĥo, 19a de januaro 1967) estas hispana aktoro. Li ricevis du Goya-premiojn, kaj en 2022 la Ormedalon al Merito en Belarto el la Ministerio de Kulturo de Hispanio.[1]

Javier Cámara
Persona informo
Javier Cámara
Naskiĝo 19-an de januaro 1967 (1967-01-19) (57-jaraĝa)
en Albelda de Iregua, Rioĥo,  Hispanio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater RESAD vd
Memorigilo Javier Cámara
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1991– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li ekteatris jam en mezlernejo. Poste li translokiĝis al Madrido por studi en la Real Escuela Superior de Arte Dramático, post iom da tempo en Teatrolernejo de Logroño. En Madrido li devis labori kiel lok-montristo en kinejo por vivteni sin.

En 1991 li debutis en teatro per El caballero de Olmedo, de Lope de Vega, kaj poste li ludis en Dígaselo con Valium, de José Luis Alonso de Santos, kaj partoprenis en filmo Rosa rosae, de Fernando Colomo. En televido li eklaboris per la serio ¡Ay Señor, Señor! (1994-1995) kaj partopreninte en la filmo Torrente: el brazo tonto de la ley (1998), li ekfamiĝis definitive per sia ludado en la sep unuaj sezonoj de la serio 7 vidas (1999-2001).[2]​ Li aktoris en la filmo Lucía y el sexo (2000) kaj poste por Pedro Almodóvar en Hable con ella (2002), per kio li iĝis unu de la plej popularaj aktoroj de Hispanio. Samjare li partoprenis en la kurto Looking for Chencho.

En 2004 li reaktoris por Almodóvar en La mala educación. En novembro 2005, li premierigis samtemepe La vida secreta de las palabras, de Isabel Coixet, kaj Malas temporadas, de Manuel Martín Cuenca. Kaj septembre 2006 li aperis en la kvara hispana filmo plej kosta nome Alatriste, en kiu stelulis Viggo Mortensen. En 2011 premieris ¿Para qué sirve un oso?, en kiu li ludis kun sia amiko Gonzalo de Castro. En 2012 li filmis por Pedro Almodóvar en Los amantes pasajeros, kun agado okazanta dum aviadila flugo.

Li estis nomumita sepfoje al Goya-premio, kaj en 2014 finfine li ricevis ĝin pro la filmo de David Trueba Vivir es fácil con los ojos cerrados. En 2016 li ricevis duan Goya pro Truman kaj partoprenis en la televida serio The Young Pope de Paolo Sorrentino, kun Jude Law kaj Diane Keaton.

Filmoj redakti

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro Ĝenro Daŭro
2022 Historias para no contar David Cesc Gay Komedio/Dramo 1h 39m
2020 Sentimental Julio Cesc Gay Dramo 1h 22m
2020 El olvido que seremos Héctor Abad Gómez Fernando Trueba Dramo 2h 16m
2020 Madrid interior Javier Cámara Juan Cavestany Dokumenta filmo 1h 15m
2019 Perdiendo el este Próspero Paco Caballero Komedio 1h 29m
2018 Ola de crímenes Pastro Gracia Querejeta Nigra komedio 1h 37m
2017 Es por tu bien Chus Carlos Therón Komedio 1h 33m
Fe de etarras Martín Borja Cobeaga Nigra komedio 1h 29m
2016 Siete Semillas Instruisto Daniel Rodríguez Risco Dramo/Komedio 1h 35m
La reina de España Pepe Bonilla Fernando Trueba Dramo/Komedio 2h 08m
2015 El tiempo de los monstruos Víctor Félix Sabroso Komedio 1h 37m
Perdiendo el norte Próspero Nacho G. Velilla Komedio 1h 42m
Truman Tomás Cesc Gay Dramo/Komedio 1h 48m
2014 La vida inesperada Juanito Jorge Torregrossa Dramo/Komedio 1h 45m
2013 Vivir es fácil con los ojos cerrados Antonio David Trueba Dramo/Komedio 1h 48m
Los amantes pasajeros Joserra Pedro Almodóvar Nigra komedio 1h 27m
Ayer no termina nunca J Isabel Coixet Dramo 1h 35m
2012 Una pistola en cada mano S Cesc Gay Amafera komedio 1h 35m
2011 ¿Para qué sirve un oso? Guillermo Tom Fernández Komedio 1h 53m
2010 Que se mueran los feos Eliseo Nacho G. Velilla Amafera komedio 1h 45m
2008 Los girasoles ciegos Ricardo José Luis Cuerda Dramo 1h 35m
Fuera de carta Maxi Nacho G. Velilla Dramo/Komedio 1h 51m
2007 La torre de Suso Cundo Tom Fernández Dramo/Komedio 1h 40m
2006 París yo te amo Onkologo Isabel Coixet Komedio 2h
Ficción Santi Cesc Gay Amafera dramo 1h 47m
Alatriste Conde Duque de Olivares Agustín Díaz Yanes Aventuroj 2h 25m
2005 Malas temporadas Mikel Manuel Martín Cuenca Dramo 1h 52m
La vida secreta de las palabras Simón Isabel Coixet Amafera dramo 2h
2004 La mala educación Paca/Paquito Pedro Almodóvar Dramo 1h 45m
2003 Los abajo firmantes Mario Joaquín Oristrell Dokumenta filmo 1h 30m
Torremolinos 73 Alfredo Pablo Berger Dramo/Komedio 1h 33m
2002 Hable con ella Benigno Martín Pedro Almodóvar Dramo 1h 52m
2001 Lucía y el sexo Pepe Julio Médem Amafera dramo 2h 03m
2001 Torrente 2: Misión en Marbella Rafi Santiago Segura Komedio 1h 34m
2000 Dinosaurio Zini (voĉo) Ralph Zondag kaj Eric Leighton Animeo 1h 24m
1999 Cuarteto de La Habana Segis Fernando Colomo Komedio 1h 45m
1999 Los lobos de Washington Televida babilrondano Mariano Barroso Trilero/Agadfilmo 1h 36m
1998 Torrente: El brazo tonto de la ley Rafi Santiago Segura Komedio 1h 37m
1997 Corazón loco Segura Antonio del Real Komedio 1h 57m
1996 Pon un hombre en tu vida Miguel Eva Lesmes Komedio 1h 30m
1995 ESO Miguel Ángel Fernando Colomo Komedio 1h 40m
1994 Alegre ma non troppo Pedelo Fernando Colomo Komedio 1h 40m
1993 Rosa rosae Zorganto Fernando Colomo Komedio 1h 33m

Referencoj redakti

  1. Ministerio de Cultura y Deporte: «Real Decreto 1083/2022, de 27 de diciembre, por el que se concede la Medalla al Mérito en las Bellas Artes, en su categoría de oro, a las personas y entidades que se relacionan.». Boletín Oficial del Estado (311): 188214 a 188215. 28a de decembro 2022. Konsultita la 7an de januaro 2023.
  2. País, El (29a de januaro 2019). «Javier Cámara desvela el motivo por el que no volvió a ver a Amparo Baró». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 29an de januaro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Javier Cámara en la hispana Vikipedio.