Malfermi la ĉefan menuon

Jean-Baptiste de La Quintinie

Jean-Baptiste de La Quintinie

Jean-Baptiste de LA QUINTINIE, naskiĝinta la 1-an de marto 1624 en Chabanais kaj mortinta la 11-an de novembro 1688 en Versailles, estis franca ĝardenisto kaj agronomo.

BiografioRedakti

Li studis en la kolegio de Jezuitoj en Poitiers, poste en la Universitato, kie li studis filozofion kaj juron. Li destiniĝis al profesio de advokato. Je la fino de siaj jurstudoj li estis akceptita en Parizo kiel advokato ĉe la Parlamento kaj pripostula mastro apud la reĝino.

Li iĝis guvernisto de la filo de la Prezidanto de la franca Kont-Kortumo, Jean Tambonneau. Li akompanis sian lernanton dum lia vojaĝo pri klasikaj studoj en Italio, lando jam famkonata pro siaj ĝardenoj kaj tie eltrovis sian alvokiĝon. Pasante tra Montpellier, li vizitis la botanikan ĝardenon de la Universitato.

Reveninte el Italio, li decidis forlasi la advokatejon por sin dediĉi al la ĝardenarto. Pasie interesita de malnovaj aŭtoroj kiel Plinio la pli maljuna kaj Kolumelo, li studis la samepokajn teoriojn kaj provis apliki ilin danke al la prezidanto Tambonneau, kiu konfidis al li la ĝardenon de sia propra hotelo en Parizo. Liaj salonoj estis vizitataj de gravaj homoj, inter aliaj : Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, Jean-Baptiste Colbert, Anne Marie Louise d'Orléans de Montpensier.

Dufoje li vojaĝis al Anglio kiel tiam multaj francaj ĝardenistoj. Li estis petita de Jakobo la 2-a de Anglio por zorgi pri liaj ĝardenoj. Sed li rifuzis tiun proponon, preferante reveni al Francio.

En 1660, li edziĝis kun Marguerite Joubert. Tri filoj naskiĝis, kiuj ne postvivis lin.

En 1661, la superintendanto pri financoj Nicolas Fouquet komisiis al li, ke li administru la ĝardenojn de lia kastelo de Vaux-le-Vicomte. Li partoprenis en skipo de kreintoj kun Le Nôtre, Le Vau kaj Le Brun. Ĉiuj ekservis la reĝon Ludoviko la 14-a samjare post la malfavoro de la superintendanto. La Quintinie unue estis komisiita, ke li administru la legomĝardenon kreitan de Ludoviko la 13-a en Versajlo por provizi la tablon de la reĝo per fruktoj kaj legomoj.

Poste li zorgis laŭvice pri la ĝardenoj de tiamaj eminentuloj, interalie en 1665 en la kastelo de Chantilly ĉe la princo Condé, poste en Choisy-le-Roi, ĉe Anne Marie Louise d'Orléans, dukino de Montpensier, en Rambouillet, ĉe la duko de Montausier, kaj ankoraŭ pli malfrue en Sceaux (Hauts-de-Seine) deĵorante ĉe Colbert.

La 17-an de marto 1670, Ludviko la 14-a nomumis lin direktisto de la frukt-kaj-legom-ĝardenoj de ĉiuj reĝaj domoj, ofico aparte kreita por li.

En 1678, li entreprenis la kreadon de la nova legomĝardeno de la reĝo, finfarita en 1683. Tiu ĝardeno, ankoraŭ vizitebla, estis finklasita kiel historia monumento de Francio en 1921.

Deĵorante por la reĝo, li senĉese plibonigis la produktaĵojn de liaj ĝardenoj, alklimatigante delikatajn speciojn, figarbojn, melonojn kaj sukcesante produkti fruktojn kaj legomojn en kontraŭa sezono : laktukojn en januaro, fragojn en marto. Li estis la vera antaŭulo pri kultivadaj frumaturaĵoj. Li precize realigis, inter aliajn, sistemon por kultivado sub vitrokadroj kaj vitraj kloŝoj. Li disvolvis alian gravan teknikon, t.e. la spaliran kultivadon de fruktarboj. Tiel la pirarboj, persikarboj, prunarboj kaj figarboj kreskis ĉiuj en la varmo kaj ŝirmitaj kontraŭ la ĉefaj ventoj. Por prezenti al la reĝo figojn ekde la mezo de junio, kaj daŭre ses monatojn, La Quintinie kreis samprincipe kiel la oranĝejo, figejon. En siaj laboradoj, li ankaŭ montris la gravecon de greftado por plibonigo de la plantoj.

Pro tiom da faritaj servoj, Ludoviko la 14-a nobeligis lin en 1687. Li mortis en 1688. Ludoviko la 14-a konfidis al lia vidvino : « Sinjorino, ni faris grandan perdon, kiun ni neniam riparos. »

En 1690, du jarojn post lia morto, aperis lia verko « Instruadoj por la frukt-kaj-legomĝardenoj », kiu kolektas lian spertadon kaj liajn pripensojn precipe pri la metodoj rilate al la legomforcado kaj al la tajlado de fruktarboj.