Malfermi la ĉefan menuon

Jean-Pierre Claris de Florian

J.P. Claris de Florian, fablisto franca

Jean-Pierre Claris de Florian (naskiĝinta la 6-an de marto 1755 ĉe la Kastelo Florian apud Sauve/departemento Gard, mortinta la 13-an de septembro 1794 en Sceaux) estis franca verkisto.

VivoRedakti

Dekjara li venis sub la ŝirmon de la onklo kiu estis parenco de Voltaire, al Ferney-Voltaire. Al la filozofo la knabo ja plaĉis pro siaj saĝaj respondoj. Veninte al Parizo Florian ekdeĵoris kiel knabo kortega ĉe la Duko de Penthièvre, kiu promociis lin je kapitano dragona aljuĝinta al li la titolon Kavaliro de Florian. Sekve Florian vivis parte en Parizo parte sur la kasteloj de la duko en interesaj kaj spritplenaj medioj. En 1788 li iĝis akademiano kaj ĝuis vivon sen nuboj.

Sed en 1793 okazis lia malliberiĝo; kelkajn tagojn post la liberiĝo li mortis.

GravecoRedakti

Lia gloro ŝuldiĝas ĉefe al la molaj paŝtistaj noveloj »Galatée« (1783) kaj »Estelle« (1787), kiuj perfektis por la tiama gusto. Eĉ pli malgusta (laŭ hodiaŭa takso) estas liaj poemaj romanoj »Numa Pompilius« (1786), imito malperfekta de la verko »Télémaque«, kaj »Gonzalve de Cordoue« (1791); tamen provas la antaŭparolo al la laste menciita verko: »Précis historique sur les Maures«, ke Florian ja scipovintus skribi bone. Menciindas krome liaj fabloj »Fables« (1792). La en la prizono verkita skribaĵo »Guillaume Tell« estas verŝajne lia plej malbona verko. Krome la traduko de »Don Quichotte« fiaskis. Liaj verkoj havis multajn eldonojn kaj tradukitis en multajn lingvojn.

FontoRedakti