Jenő Vértesy

hungara bibliotekisto

Jenő Vértesy [jenO vErteŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vértesy Jenő estis hungara bibliotekisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Vértessy kaj Vértesi (sama prononco); lia patro estis Arnold Vértesi.

Jenő Vértesy
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de junio 1877(nun 1877-06-30)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Morto la 16-an de junio 1916
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Újtátrafüred
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Arnold Vértesi
Okupo
Okupo tradukisto • literaturhistoriisto • bibliotekisto
vdr

Jenő Vértesy[1] naskiĝis la  30-an de junio 1877(nun 1877-06-30) en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 16-an de junio 1916 en Újtátrafüred (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nový Smokovec en Slovakio).

Biografio redakti

Jenő Vértesy maturiĝis en kalvinana gimnazio en Debrecen, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1899. Jam ekde 1898 li laboris en la Tutlanda Biblioteko Széchényi ĝis sia morto, sed en 1900 li estis memvola soldato. Li kelkfoje studvojaĝis en Germana Regno kaj Itala reĝlando. Li ankaŭ tradukis kaj verkis poemojn. Li edziĝis en 1904 kaj lia habilitiĝo okazis en la universitato en 1914.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Czakó Zsigmond (disertaĵo, 1899)
  • Költeményei (poemlibro, 1905)
  • Homero: Odysseia (tradukaĵo, 1909)
  • A magyar romantikus dráma (1913)
  • III. Edvárd király (tradukita teatraĵo, 1914)

Fontoj redakti

Referencoj redakti