Joanna Rawik, de domo Szamota, primo voto Gronkowska, secundo voto Petrusewicz (naskiĝis la 31-an de januaro 1934 en Czerniowce) – pola kantistino, aktorino, ĵurnalistino.

Vivo redakti

Kiel sepjara infano lernis ludi violonon. Eklaboris kiel tajpistino en Ossolineum en Vroclavo. Revis pri ĵurnalismo.

Kiel kantistino debutis en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en kabaredo de ĵurnalistoj. Studis en la jaroj 1955–1956 en Teatra Studumo en Kielce, kaj poste prezentis sin en Lodzo, Lublin kaj Krakovo.

Popularecon gajnis en la 60-aj jaroj. Koncertis enlande kaj eksterlande, i.a. en Ĉeĥoslovakio, Finnlando, Francio, Hungario, Jugoslavio, Aŭstralio, Usono. Surbendis gramofondiskojn, radiajn disaŭdigaĵojn kaj televidajn programojn. Reprezentis Pollandon en Interncia Festivalo de Kanto en Sopot kun la kantoj Nie chodź tą ulicą (Ne iru ĉi-strate) kaj Po co nam to było.

En la 70-aj jaroj kunlaboris kun Pola Radio.

Lekciistino de la histoio de franca kanzono en Supera Lernejo en Płock.

En la 90-aj jaroj estis membrino de redakcioj de monatrevuoj kaj felietonisto.

De 2020 havas aŭtoran programon Arto estas magio en Radio Wnet.

Privata vivo redakti

Patrino de Joanna, Wiktoria Duda, estis rumanino. La infanecon pasigis en Rumanio, en Hermanstadt. Al Pollando alvenis en 1947. Ĝis la 13-a vivojaro ne konis la polan lingvon, kvankam parolis jam rumane, germane kaj france.

Unua edzo estis aktoro, la dua - unua pola mondrekordulo en naĝado. Poste ligita kun aktoro-reĝisoro.

Ŝi loĝas en Varsovio, en Mokotów.

Premioj redakti

En Francio, post kantado en Parizo kaj Liono, nomita Juliette Gréco desur Vistulo. Laŭreatino de premioj en kelkaj Landaj Festivaloj de Pola Kanto en Opole.

Eksteraj ligiloj redakti

Joanna Rawik: na Polskę w sam raz – reportaż o piosenkarce cialo-umysl-dusza.pl ,