Joaquín Maurín

(Alidirektita el Joaquim Maurín)

Joaquín MAURÍN Juliá (Bonansa, Huesca, 12-a de januaro 1896-Novjorko, 5-a de novembro 1973) estis hispana politikisto, sinsekve estro de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT), la Federació Comunista Catalano-Balear, la Bloc Obrer i Camperol (BOC) kaj de la Partido Obrero de Unificación Marxista (POUM).

Joaquín Maurín
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1896 (1896-01-12)
en Bonansa
Morto 5-an de novembro 1973 (1973-11-05) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunista Partio de HispanioPOUM vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto • sindikatisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ekde juna aĝo li partoprenis en revolucia agado, pro kio li estis foje procesita.

 
Naskodomo de Maurín en Bonansa (Huesca).

Estante 17-jaraĝa li fondis la gazeton El Talión kaj estis membro de la komitato de la Respublika Junularo de Ilerdo. Li studis por iĝi instruisto en Huesca, tio li iĝis en Ilerdo el 1914, kaj aliĝis al la Confederación Nacional del Trabajo (CNT). En 1920 li estis elektita sekretario de la CNT de Ilerdo kaj fondis kun Víctor Colomer la ĉiusemajnaĵon Lucha Social, kies direktoro li estis. En 1921 li estis sendita kiel parto de la delegitaro de la CNT al la fonda kongreso de la Ruĝa Sindikatara Internacio en Moskvo. Reveninte de Sovetunio en oktobro 1921, li estis elektita ĝenerala sekretario de la CNT, kio li plue estis ĝis sia aresto en februaro 1922. Ekde tiam li estis organizanto de la Sindikatismaj Revoluciaj Komitatoj (laŭ hispanlingva nomo CSR), kiel tendenco de bolŝevistoj ene de la CNT. Tiukadre li fondis la ĉiusemajnaĵon La Batalla en decembro 1922.

Komence de 1924 li aliĝis kun la grupo de La Batalla al la Partido Comunista de España (PCE), kaj zorgis pri la organizado de la Federació Comunista Catalano-Balear (FCCB). Dum la Diktaturo de Primo de Rivera li estis enkarcerigita en januaro 1925, kaj restis en prizono ĝis oktobro 1927. Elprizonigita, li ekziliĝis en Parizon same kiel aliaj estroj de la PCE, kaj revenis al Barcelono en 1930. Ĵus antaŭ la proklamo de la Dua Hispana Respubliko Maurín sukcesis reeldoni La Batalla kaj, opozicianta al la stalinisma tendenco de la PCE, la FCCB estrita de li mem disiĝis el la Komunista Partio.

La 1-an de marto 1931, la FCCB kuniĝis kun la "Partit Comunista Català", kreante la "Bloque Obrero y Campesino" (BOC; en kataluna Bloc Obrer i Camperol), kies ĝenerala sekretario Maurín estis elektita. La nova partio ege kreskiĝis dum la du sekvaj jaroj, kaj iĝis ĉefa laborista politika partio de Katalunio. Arestita en februaro 1932, li estis liberigita jure, sed estis devigita resti en prizono pro guberniestra ordono.[1]

 
Maurín estis unu el ĉefaj figuroj de POUM.

Dum la Hispana revolucio de 1934 li helpis la kreadon de la Laboristaj Aliancoj, kiuj funkciis cele al unuigo de la laboristaj organizaĵoj en Asturio. Post la malvenko de tiu revolucio, la BOC kuniĝis kun la "Izquierda Comunista" (Komunista Maldekstro) (ĝis tiam la organizaĵo de hispanaj trockistoj de Andrés Nin en septembro 1935, rezulte en la Partido Obrero de Unificación Marxista (POUM), kies ĝenerala sekretario Maurín estis elektita. La POUM aliĝis al la pakto de la Popola Fronto kaj Maurín estis elektita deputito en la ĝenerala balotado de la 16a de februaro 1936.

Je la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936, kiu okazigis la eksplodon de la Hispana Enlanda Milito, li estis en Galegio, zono en kiu jam dekomence venkis la insurekciuloj. Li klopodis reveni al respublika zono tra Aragono, sed estis arestita en Jaca kaj enkarcerigita de la insurekciuloj en Salamanko, kun falsa nomo (Máximo Uriarte). Li vivis la tutan militon enprizone kaj estis juĝita nur en 1944. Li estis kondamnita per milittribunalo je 30 prizonjaroj, sed li estis forpardonita en decembro 1946 pere de interveno de ekssamideano Óscar Pérez Solís, kiu estis komunisto antaŭ 1927, sed transiris tiam al faŝismo.[2] Poste li ekziliĝis en Novjorkon, kun edzino kaj filo, kreis gazetagentejon kaj dediĉis sin al ĵurnalismo kaj al verkado.

Li mortis la 5an de novembro 1973. Liaj restaĵoj estis translokiĝis al lia naskoloko en 1981.

Referencoj redakti

  1. Sigue preso Maurín, en La Voz, 26a de februaro 1932, p. 9.
  2. Laŭ prizonkolego de Maurín: Albert Pérez Baró. En Pérez Baró, A. Els "feliços" anys vint. Memòries d´un militant obrer, 1918-1926. Palma de Mallorca, Eld. Moll, 1974, p. 196.