Joel Amis

(Alidirektita el Joel AMIS)

Joel AMIS [ĝoel ejmis] naskiĝis la 5-an de majo 1978 en Atlanto, ŝtato Georgio, Usono. En 2010 li enmigris en Kanadon kaj nun loĝas en Montrealo, Kebekio kun sia edzino Ĵenja.

Joel Amis
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1978 (1978-05-05) (45-jaraĝa)
en Atlanta
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoKanado
Familio
Edz(in)o Eugenia Amis
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1994
vdr

Joel AMIS eklernis Esperanton en decembro 1994. En 1997 li kunfondis la Esperanto-Societon de Metropola Atlanto, kaj estis membro de la loka kongresa komitato por la Landa Kongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko en 2000. Li krome estas delegito de UEA.

De 2000 ĝis 2002 Joel loĝis kaj laboris kiel asista instruisto de la angla en Japanio. De 2005 ĝis 2010 Joel laboris en la ŝtata registaro de Georgio. Ekde aŭtuno 2010 Joel laboras kiel administranto por Esperantic Studies Foundation.

Ekde 2002 Joel kunlaboris pri la revuo Kontakto kiel ĉef-korektisto, kaj de somero 2003 ĝis somero 2007 - kiel vic-redaktoro kaj ĉefa asistanto al redaktorino Eugenia Amis. De 2004 ĝis 2006 li estis redaktoro de TEJO Tutmonde, kaj de 2005 al 2007 li estis redaktoro de Esperanto USA.

En majo 2005 li edziĝis al Eugenia (Ĵenja) Zvereva en rozkruca geedziĝceremonio en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, AMORC.

En 2000 Joel diplomiĝis de la Ŝtata Universitato de Georgio kun bakalaŭra diplomo pri Religiaj Studoj.

Krom pri Esperanto, Joel ankaŭ interesiĝas pri mistikismo/esoterismo, rozkrucismo [AMORC], martinismo, framasonismo, esotera kristanismo, k.a.) politiko (demokrata socialismo, NDP), teologio, historio, religioscienco, filozofio, lingvoj, ekologio, senaŭtomobila vivstilo/publika transporto, kaj diversaj intelektaj temoj.