Johann Albert Fabricius

Johann Albert Fabricius estis germana kuracisto, filologo, klasika erudiciulo, filozofo, bibliotekisto, luterana teologo kaj bibliografo. Liaepoke li estis konata kiel la Bibliotekisto de la Respubliko de la Literaturo kaj aktivis kiel profesoro pri retoriko.[1] Fabricius estis unu el la plej erudiciaj kaj aktivaj teologoj siaepoke. Li tre frue perdis siajn gepatrojn, tamen li estis tre bone edukita de sia mentoro kiu sendis lin al lernejo en Quedlinburg. En 1692 li engaĝiĝis kiel predikisto, kaj nomumiĝis kiel profesoro pri retoriko en Hamburgo en 1697.

Johann Albert Fabricius
(1668-1736)
"Bibliotheca ecclesiastica", verko eldonita en 1718.
"Bibliotheca ecclesiastica",
verko eldonita en 1718.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1668
en Lepsiko, Germana regno
Morto 30-a de aprilo 1736
en Hamburgo, Germana regno
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de la Preĝejo de Sankta Paŭlo (Lepsiko)
Universitato de Kiel
Familio
Patro Werner Fabricius vd
Profesio
Alia nomo Trajanus Boccalinus • Sincerus Veridicus vd
Okupo bibliotekistofilozofo • teologo • klasika filologo • redaktisto • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro nomiĝis Werner Fabricius, direktoro de muziko en la Preĝejo de Sankta Paŭlo, en Lepsiko, kaj aŭtoro de diversaj verkoj, estante la plej grava "Deliciae Harmonicas" (1656). En 1684, li estis sendita al Quedlinburg por studi sub Samuel Schmid kaj kompletigi sian preparajn akademiajn studojn. Reveninte al Lepsiko, en 1686, li iĝis bakalaŭro pri filozofio.

En 1688 li iĝis membro de la filozofia fakultato. En 1694, li iris al Hamburgo por viziti kelkajn parencojn kaj dum tiu periodo li konatiĝis kun Johann Friedrich Mayer (1650-1712), kiu iĝis lia patrono kaj en 1696 ili iris al Svedio. En 1699, li ricevis la katedron pri elokventeco kaj praktika filozofio en Hamburgo. En 1708, li iĝis rektoro de la Johana Ateneo (Johanneum) aldone al sia profesoreco sed en 1711 li rezignis.

Lia adoptita urbo havis kialojn por esti orgojla pri li, ĉar li rifuzis multajn tentajn ofertojn el pluraj universitatoj. Fabricius estis erudiciulo kun altaj konoj kaj senlaca genieco. Li senĉese kaj lacosene verkis.[2]

 
Bildo de Johann Albert Fabricius (1718).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj