Johann Emanuel Veith

aŭstra pastro, bestokuracisto kaj verkisto

Johann Emanuel VEITH (naskiĝinta la 10-an de julio 1787 en Chodová Planá, mortinta la 6-an de novembro 1876 en Vieno) estis aŭstra kuracisto, animzorganto, fakverkisto (pri religio kaj medicino) kaj poeto.

Johann Emanuel Veith
Johann Emanuel Veith; akvarelo de Josef Kriehuber, 1860
Johann Emanuel Veith; akvarelo de Josef Kriehuber, 1860
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1787 (1787-07-10)
en Chodová Planá
Morto 6-an de novembro 1876 (1876-11-06) (89-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Johann Emanuel Veith
Profesio
Okupo kuracisto-verkisto
katolika sacerdoto
kuracisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino, teologio kaj German-language studies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante filo de rabeno li ĝuis instruistan preparon pri Talmudo; private li faris gimnaziajn studojn pri kiuj ĉiun duonan jarojn li ekzameniĝis en Pilzeno. Inter 1804 kaj 1806 li troviĝis por filozofiaj studoj en Prago, kie li renkontis i.a. Bernard Bolzano, gravulon de raciismo en Bohemujo. Amikiĝis li tie kun Anton Günther kaj ŝatis li legi aĵojn de Voltaire kaj Goeto. Goeton li mem trafis en Karlovaro. En 1806 Veith ekstudis medicinon kaj bestomedicinon Prage, kion li daŭrigis Viene en 1808. Doktoriĝo sukcesis en 1812; li fariĝis kunlaboranto ĉe la Viena Bestomedicina Instituto, kiun li estris de 1816 provizore kaj de 1819 vere kiel direktoro. Tiujn jarojn li eniris la romantikisman poetan rondaron ĉirkaŭ Clemens Brentano, Joseph von Eichendorff kaj Friedrich Schlegel kaj publikigis poeziaĵojn kaj novelojn; en 1814 estis la premiero de lia kantoteatraĵo Die Rückkehr des Kaisers ĉe Theater an der Wien.

En 1816 li baptiĝis post longa pensado en la preĝejo Sankta Karlo kaj ekkontaktis la reformemulojn Zacharias Werner kaj Klemens Maria Hofbauer; Hofbauer estiĝis lia konfesprenanto, kaj Veith estiĝis ties privata kuracisto. Pro instigo de li ekis en 1817 studoj teologiaj ĉe la universitato de Vieno. En 1819 Veith fondis kun Anton Passy la literaturan-edifan gazeton "Ölzweige"; kiel ĉefredaktoro li verkis por ĝi ĝis 1832 eseojn pri tiutempe urĝaj filozofiaj kaj teologiaj demandoj sed ankaŭ meditadajn aferojn. En 1821 li petis maldungiĝon el ŝtataj servoj kaj frokuliĝis ĉe la Redemptoristoj kaj estis ordinita. Pro lia renomo inter la politikistaro oni permesis al lia ordeno starigi klostron kun novicado kaj la Kirkon Maria in Litore. Ĉi tie kaj en Stirio li fariĝis ŝatata predikisto, popola misiisto kaj homeopatiisto. Sed ne ĉiuj kunordenanoj entuziasmiĝis pri tiaj tre diversaj okupiĝoj, pro la amikeco kun Günther kaj pro la aliĝo je ties kontraŭskolastika spekulacia teologio (kio siavice ja donis fundamenton por la alta kvalito de la predikoj). En 1830 li riproĉis al siaj samordenanoj troan spiritan fermitecon. Li forlasis la ordenon kaj estiĝis kapelano de la preĝejo ĉe Am Hof; en 1831 - dum ĥolero-epidemio, li fariĝis predikisto en la Stefano-katedralo. Li predike sukcese trankviliĝis la enloĝataro kaj aplikis daŭre homeopatiaĵojn.

En 1845, pro laceco kaj fia kontrolado fare de la viena eklezia gvidantaro pro la proksimeco al Anton Günther, la katedralpredikeco ĉesis laŭ propra peto. La salcburga princ-ĉefepiskopo Friedrich zu Schwarzenberg, ŝatante kaj Veith kaj Günther kaj memorante la brilan primican predikon fare de Veith, nomumis lin honorkapitulano de la katedralo de Salcburgo pro meritoj pri katolika literaturo. Vokojn al la universitato de Munkeno] kaj al la katedralaj kapitulanaro de Freising kaj Vroclavo li ne sekvis.

Kiam dum la revolucio de 1848 la (de Veith malamata) cenzursistemo de Metternich ĉesis, Veith estis la ununura animzorganto kiu kuraĝis prediki en Vieno dum karesmo.

Veith ŝatis konstituciajn monarkiojn kontraŭbatalante ne nur la ŝtatan kontrolon super ekleziaj aferoj sed ankaŭ nocan klerikalismon. Li klopodis ke malsuperaj klerikoj kaj laikoj havu pli da decidopovo rilate al la nesekulara vivo. Por tio li fondis kun amikoj en majo 1848 la klubon Katholikenverein für Glauben, Freiheit und Gesittung kaj subtenis reformemajn klerikojn. Al li kaj la samideanoj (inter kiuj kaj Günther) oni tuj imputis demokratiajn-reformistajn ambiciojn. Post surtronigo de la konservativulo Joseph Othmar von Rauscher en Vieno kiel princ-arkiepiskopo en 1853 kaj konkordato de 1855, la menciita klubo venis sub rigidan eklezian kontrolon. En 1857 liaj skribaĵoj ekfiguris sur la indekso de malpermesitaj libroj. Rauscher intrige atingi volis kondamnon de Veith fare de la Sankta Seĝo, kio ne realiĝis. La papaj dogmoj okaze de la Unua Vatikana koncilio ne facile englutiĝis de Veith. Sed kiel Ignaz von Döllinger (kun kiu li flegis leterinterŝanĝon) li ne volis iĝi standardoportanto de la Prakatolika Eklezio en Aŭstrujo.

Malgraŭ kreskanta surdeco kaj blindeco publicado de Veith ne ĉesis. Li mortis dum la ellaborado de la verko Kohelet und das Hohe Lied (1878), traduko kun altkvalita ekzegezo kun poeta-konsolanta komento de la libroj Kohelet kaj Alta Kanto de Salomono el la Malnova Testamento. Post ol li liveris altvalorajn atestojn dum al beatigproceso de Hofbauer, eblis repaciĝo kun la Redemptoristoj. De 1865 Veith denove ordenanis ĉe ili. Liaj predikaj kolektoj helpis multajn generaciojn da pastroj kiel inspira fonto, estante altkvalitaj dokumentoj de spirita retoriko.

Honoroj

redakti
  • honora doktoro pri teologio (Prago 1848 kaj Vieno 1851)
  • honora civitano de Vieno (1871)
  • nomo de strato por li en Vieno (Veithgasse, 1877).

Verkoj (elekto)

redakti
  • Systematische Beschreibung der vorzüglichsten in Österreich wildwachsenden oder in Gärten gemeinen Arzneigewächse, 1812 (disertacio, origine latinlingva)
  • Handbuch d. Veterinärkunde in bes. Beziehung auf d. Seuchen d. nutzbarsten Haus-Säugetiere, 1817, eldonis Johann Elias Veith
  • Denkbüchlein vom Leiden Christi, 1823
  • Die Leidenswerkzeuge Christi, 1827
  • Lb. aus der Passionsgeschichte, 1830
  • Das Vater Unser, 1831, ⁴1852
  • Die Cholera im Lichte der Vorsehung, 1831
  • Die Heilung ud Prophylaxis d. asiatischen Cholera, 1832
  • Die heiligen Berge, 2 Bde., 1833/35
  • Erzählungen u. Humoresken, 3 Bde., 1834
  • Homilienkranz, 5 Bde., 1837/39
  • Homiletische Ährenlese, 2 Bde., 1841/66
  • Festpredigten, zumeist in e. DoppelR., 2 Bde., 1844/45
  • Homiletische Vorträge f. Sonn- u. Festtage, 7 Bde., 1846–55
  • Humoristische Pillen gegen üble Laune, Melancholie u. dergl. Grillen, ²1857
  • Hundert Psalmen, 1868
  • Stechpalmen, 1871/73 (du volumoj)
  • Lydia, 1849–52 (kvar volumoj; eldono kune kun A. Günther);

Weitlauff, Manfred: "Veith, Johann Emanuel" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 26 (2016), p. 738-740

Eksteraj ligiloj

redakti