Johann Philipp Förtsch

Johann Philipp Förtsch (* 14-a de majo 1652 en Wertheim; † 14-a de decembro 1732) estis komponisto, ŝtatviro kaj kuracisto.

Johann Philipp Förtsch
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1652 (1652-05-14)
en Wertheim
Morto 14-an de decembro 1732 (1732-12-14) (80-jaraĝa)
en Eutin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistokuracistopolitikistoverkisto
vdr

Vivo redakti

Förtsch naskiĝis kiel filo de urbestro de Wertheim. Li studis en Jena medicinon kaj en BayreuthHalle (Saale) ĉe Johann Philipp Krieger kompozicion. Poste li vojaĝis tra Germanio, Nederlando kaj Francio. En 1678 li iĝis tenoro de la Hamburga Konsilantarkapelo kaj kantisto en la ĵus inaŭgurita operejo ĉe la Gänsemarkt. En Hamburgo Förtsch komponis multnombrajn operojn, kaj ĉiuj estis koncertataj. En 1680 li iĝis kiel sukcesanto de Johann Theile kapelestro de Gottorp, tamen pro polikikaj tumultoj tiu ĉi ofico daŭris nur mallonge.

En 1681 Förtsch doktoriĝis ĉe la Universitato Kiel pri medicino, post kiam li krom sia muzika agado en Hamburgo, Schleswig kaj Husum aktivis kiel kuracisto. Kiam li en 1689 iĝis kortega kuracisto en Schleswig, li rezignis siajn muzikajn agadojn. En 1694 li iĝis korpokuracisto kaj kortega konsilisto de August Friedrich von Lübeck, la episkopo de Eutin. Post ties morto por mallonga tempo li transprenis en 1705 la regadon. Li ankaŭ plue aktivis kiel kuracisto kaj justickonsilisto en Eutin kaj Lübeck.

Verkaro redakti

Scenaĵoj:

  • Das unmöglichste Ding (Lucas von Bostel, laŭ Lope de Vega, 1684)
  • Der hochmüthige, gestürzte und wieder erhabene Crösus (Lucas von Bostel, laŭ Nicolò Minato, 1684)
  • Der Grosse Alexander in Sidon (Christian Heinrich Postel, laŭ Aurelio Aureli, 1-a prezentado Hamburgo 1688)
  • Die Heilige Eugenia, oder Die Bekehrung der Stadt Alexandria zum Christenthum (Christian Heinrich Postel, supozeble laŭ Girolamo Bartolommei, 1-a prezentado Hamburgo 1688)
  • Der im Christenthum biß in den Todt beständige Märtyrer Polyeuctes (Heinrich Elmenhorst, laŭ Pierre Corneille, 1-a prezentado Hamburgo 1688)
  • Der mächtige Monarch der Perser, Xerxes, in Abidus (Christian Heinrich Postel laŭ Minato, 1-a prezentado Hamburgo 1689)
  • Cain und Abel, oder der verzweifelnde Bruder-Mörder (Christian Heinrich Postel, laŭ Michael Johansen, 1-a prezentado 1689)
  • Die betrübte und erfreuete Cimbria (Christian Heinrich Postel, 1-a prezentado Hamburgo 1689)
  • Die Groß-Müthige Thalestris, oder Letzte Königin der Amazonen (Christian Heinrich Postel, laŭ Gaultier de Coste, 1-a prezentado Hamburgo 1690)
  • Ancile romanum, das ist des Römischen Reichs Glücks-Schild (Christian Heinrich Postel, 1-a prezentado Hamburgo 1690)
  • Bajazeth und Tamerlan (Christian Heinrich Postel, laŭ Giulio Cesare Corradi, 1-a prezentado Hamburgo 1690)
  • Der irrende Ritter Don Quixotte de la Mancia (Hinrich Hinsch, laŭ Miguel de Cervantes, 1690)

Sakralaj verkoj:

  • 82 sakralaj konĉertoj por kantistoj kaj instrumentistoj

Instrumentaj verkoj:

 
aŭtografo de la kanono po 4 Christ der du bist
  • 32 kanonoj por 2 ĝis 8 voĉoj pri la ĥoralo Christ, der du bist der helle Tag, 1680
  • Canon perpetuus po kvar voĉoj pri la sama ĥoralo
  • Allemande po kvar voĉoj
  • Kanonoj
  • Kontrapunktaj studaĵoj
  • Tripelfuge (tritema fugo, instrucele komponita)

Muzikeoriaj Verkoj:

  • Musicalischer Compositions Tractat
  • Von den dreyfachen Contrapunkten

Eksteraj ligiloj redakti