Sir John Lavery, RAA (20a de Marto 1856 – 10a de Januaro 1941) estis Irlanda pentristo plej bone konata pro siaj portretoj kaj militaj priskriboj.

John Lavery
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1856 (1856-03-20)
en Belfasto
Morto 10-an de januaro 1941 (1941-01-10) (84-jaraĝa)
en Cill Chainnigh
Mortokialo malsano
Tombo Putney Vale Cemetery
Lingvoj anglairlanda
Loĝloko Belfasto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoIrlando
Alma mater Académie Julian
Familio
Edz(in)o Hazel Lavery
Infano Eileen Marion Lavery
Okupo
Okupo pentristo • vidartisto
Verkoj Father and Daughter
Springtime
vdr

Lavery esttis nomumita oficiala artisto en la Unua Mondmilito. Malsano tamen malhelpis lian veturadon al la Okcidenta Fronto. Grava akcidento dum bombatako per zepelino tute finigis sian rolon kiel militartisto. Li restis en Britio kaj pentris ĉefe ŝipojn, aviadilojn ktp. Dum la militjaroj li estis amiko de la familio de H. H. Asquith kaj pasigis tempon kun ili en ilia rezidejo, pentrante portretojn kaj idiliecajn pentraĵojn kiel "Somero sur la rivero" (nun en la Hugh Lane Gallery).

Li kaj lia edzino, Hazel, estis implikitaj en la Irlanda Milito de Sendependeco kaj en la Irlanda Enlanda Milito. Ili disponis la uzadon de sia Londona hejmo al la Irlandaj negocistoj dum la negocado kondukanta al la Angl-Irlanda Traktato. Post la murdo de Michael Collins, Lavery pentris "Michael Collins, Love of Ireland", (nun en la Hugh Lane Gallery). Dum la 1930-aj jaroj li revenis al Irlando kaj pluhavis bonajn rilatojn kaj kun Dublino kaj kun Belfasto.

Galerio redakti