John Maclean

(Alidirektita el John MACLEAN)

John MACLEAN (la 14-a de aŭgusto 1879 – la 30-a de novembro 1923) estis skota marksista politikisto kaj aktivulo.

John Maclean
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1879 (1879-08-24)
en Glasgovo
Morto 30-an de novembro 1923 (1923-11-30) (44-jaraĝa)
en Glasgovo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Glasgovo • Queen's Park Secondary School, Glasgow vd
Partio Sociala Demokratia Federacio • British Socialist Party • Communist Labour Party • Scottish Workers Republican Party vd
Profesio
Okupo politikisto • lerneja majstro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maclean naskiĝis ĉe Pollokshaws apud Glasgovo, la filo de potisto kiu mortis pro silikozo en 1887.

Maclean finfine doktoriĝis ĉe Glasgova Universitato dum li laboris kiel instruisto.

Li aliĝis al la Sociala Demokratia Federacio (SDF) en 1902 kaj fariĝis unu el ĝiaj ĉefaj propagandistoj en Skotlando.

Li kontraŭstaris la kreskantan ŝovinismon de la gvidantaro de SDF en 1910 kaj ĉe la komenco de la milito en 1914 li asertis ke necesas krei klaspatriotismon, kaj rifuzi murdi reciproke por malnobla kapitalisma mondo.

Li starigis la tagĵurnalon Vanguard en kiu li deklaris en la unua eldono ke la milito montras ke la tagoj de reformo jam pasis. Oni malliberigis lin en 1915, 1916 kaj 1918 por tiaj opinioj.

Li estis brilega propagandisto kaj konvinkis multajn laboristojn pri marksismaj principoj sed ne sukcesis interveni efike en la grandegaj klasbataloj en la Glasgova regiono dum la milito aŭ ŝanĝi la antaŭjuĝojn de la sindikataj aktivuloj en pli politika direkto. Lia kuraĝa lukto kontraŭ la milito ricevis internacian rekonon kaj en 1918 li fariĝis honora soveta konsulo en Glasgovo. Tamen li rifuzis subteni la Trian Komunist-Internacion aŭ aliĝi al la Komunista Partio de Britio kaj turnis sin al kampanjado por skota sendependismo.

MacLean starigis edukan organizon por la skota laboristaro, la Scottish Labour College (Skota Laboristaro-Kolegio). Inter la studobjektoj estis Esperanto.

En 1922 li starigis novan partion kiu subtenis skotan respublikisman vidpunkton, Scottish Workers Republican Party (Skota Laborista Respublikisma Partio). Ĝi forvelkis post kelkaj jaroj, sed samnoma politika partio restariĝis dum mallonga tempo dum la 1970-aj jaroj honore al li.

Tiu sama John MacLean aperas kiel rolulo Ĝon Maclean en la romano La Granda Kaldrono de John Francis.