Judit Révész
Judit Révész [rEvEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Révész Judit estis hungardevena nederlanda ceramikisto, skulptisto. Ŝia patro estis Géza Révész, ŝia geedziĝa nomo estis Judith Magdalena Laqueur-Revesz.
Judit Révész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1915 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de aprilo 2018 (102-jaraĝa) en Malcesine |
Lingvoj | hungara • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando • Hungara reĝlando |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Patro | Géza Révész |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • ceramikisto • ceramikisto |
Judit Révész[1] naskiĝis la 15-an de julio 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de aprilo 2018 en Malcesine.
Biografio redakti
Judit Révész estis sendita al Nederlando en sia aĝo 5, kie ŝi maturiĝis, poste ŝi hejmenvenis kaj studis en Hungara Reĝa Desegnista Lernejo inter 1934-1937. Ŝia majstro estis Márk Vedres. En 1938 ŝi malfermis ceramikan atelieron en Amsterdamo. Ŝi ekspoziciis inter 1938-1955. Ŝi havis laborkontaktojn kun en:Bert Nienhuis kaj en:Luigi de Lerma. Ŝi kreis argilaĵojn kaj ceramikaĵojn, ofte inspirite per hungara popolarto. Ŝi baldaŭ kreis portretojn, kiuj estis gisitaj en bronzo. Ŝi edziniĝis en 1941 kaj naskis 2 gefilojn, ŝi vidviniĝis en 1990. En 1957 la familio translokiĝis al Hago.