Yukawa Hideki

japana fizikisto
(Alidirektita el Jukava Hideki)

YUKAWA Hideki [jukava] (23-an de januaro 1907, Tokio, Japanio – 8-an de septembro 1981, Kioto) estis la unua japana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko[1] en 1949 pro aldono de la teorio pri la mezonoj de piono.

Yukawa Hideki
Nobel-premiito
Persona informo
湯川 秀樹
Naskiĝo 23-an de januaro 1907 (1907-01-23)
en Azabu
Morto 8-an de septembro 1981 (1981-09-08) (74-jaraĝa)
en Kioto
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de KiotoOsaka Universitato vd
Subskribo Yukawa Hideki
Familio
Patro Takuji Ogawa vd
Gefratoj Yoshiki Ogawa • Shigeki Kaizuka • Tamaki Ogawa vd
Edz(in)o Sumi Yukawa vd
Parencoj Ogawa Komakitsu vd
Profesio
Okupo fizikisto • teoria fizikisto • nuklea fizikisto • profesoro vd
Laborkampo fiziko vd
Verkado
Verkoj piono ❦
Jukava-potencialo ❦
interago de Jukaŭa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en la Universitato de Kioto, finis ĝin en 1929 kaj ekinstruis tie. Li doktoriĝis en la Imperiestra Universitato de Usaka en 1939. Li reiris al Kyuto kiel profesoro de la teoria fiziko kaj laboris tie inter 1939–50. Pli poste li laboris en la princetonia (New Jersey, Usono) Institute for Advanced Study. Li instruis en la novjorka Universitato Kolumbio kaj de 1953 ĝis 1970 direktoro de la Instituo pri la Fizikaj Bazesploroj, en Kioto.

Yukawa en 1935 ellaboris novan teorion pri la atomforto. Li tiam elmontris ekziston de mezonoj, kiuj estas korpuskloj kaj kiuj pezas inter elektrono kaj protono. Kiam la usonaj fizikistoj en 1937 malkovris mezontipon en la kosma radiado, Yukawa iĝis abrupte fama.

Li laboris ekde 1947 pri pli ĝenerala teorio de la bazaj korpuskloj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti