Malfermi la ĉefan menuon


Julius FUČÍK (naskiĝis la 23-an de februaro, 1903, mortis la 8-an de septembro, 1943) estis ĉeĥa komunista ĵurnalisto ekzekutita de nazioj en Berlino-Plötzensee. En karcero li verkis danke al helpo de ĉeĥa gardisto Kolínský verkon Riporto skribita en pendumila maŝo (esperantigita de R. Hromada), kiu post la milito estis tradukita en pli ol 80 lingvojn (en la japanan tradukis ĝin fama japana esperantisto kaj bohemisto Kurisu Kei). Ĉar la verko estis misuzata por propagandaj celoj de la totalisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio, ĉiu nova eldono aperis kun kelkaj ŝanĝetoj, kio vekis suspekton, ke la libron aŭtoris iu alia kaj ke ĉio estas granda mensogo. Nur en 1992 ekspertoj povis traesplori la manuskriptajn papervolvaĵojn, elportitajn sekrete el la karcero, kaj konstatis, ke ili estas aŭtentaj, sed la publikigata versio estis iom "korektita" (ekzemple oni sekretigis konfeson de Fučík, ke li ne eltenis torturadon kaj parolis). Do la Esperanta eldono el 1979 suferas pro la mankoj, tamen la traduko estas leginda jam pro tio, ke ĝi estas laboro de Rudolf Hromada, unu el plej bonaj stilistoj de la Esperanta literaturo.

Julius Fučík
Julius Fučík 2.gif
Persona informo
Naskonomo Julius Jaroslav Fučík
Naskiĝo 23-an de februaro 1903 (1903-02-23)
en Smíchov
Morto 8-an de septembro 1943 (1943-09-08) (40-jara)
en Berlino
Mortokialo pendumo
Lingvoj ĉeĥa lingvo
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Patro Karel Fučík
Edz(in)o Gusta Fučíková
Profesio
Profesio tradukistoĵurnalistoverkisto
v  d  r
Information icon.svg

Fučík estis ankaŭ literatura kritikisto. El liaj kritikoj pleje gravas la eseoj pri la verkistoj Karel Sabina kaj Božena Němcová kaj pri la Nacia Teatro en Prago.

Li estis la nepo de la samnoma ĉeĥa komponisto.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.