Károly Dávid [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dávid Károly estis hungara arkitekto. Lia frato estis Gyula Dávid (komponisto).

Károly Dávid
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1903 (1903-03-08)
en Budapeŝto
Morto 30-an de novembro 1973 (1973-11-30) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gyula Dávid (komponisto)
Infano Anna Dávid
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Károly Dávid[1] naskiĝis la 8-an de marto 1903 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Dávid devenis el arkitekta dinastio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li longe estis studento, fine li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1931. Post la diplomo li studvojaĝis al Aŭstrio, Italio, Danio, Nederlando, en 1932 li laboris en ateliero de Le Corbusier. Hejmenveninta li tuj kontaktiĝis kun junaj modernaj arkitektoj. En 1933 li establis propran arkitektan atelieron kaj kreis planon por propra vilao. Poste li faris planojn ankaŭ eksterlande. Dum la socialismo (1948-) li estis atelierestro en ŝtata firmao (privataj firmaoj ne ekzistis). Li ricevis premion Kossuth en 1954 kaj postmortan premion en 2010. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti