Károly Hopp-Halász
Károly Hopp-Halász [kAroj hop-halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hopp-Halász Károly estis hungara pentristo. Lia origina familia nomo estis Halász, en 1990 li aldonis la patrinan nomon Hopp.
Károly Hopp-Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Halász Károly József |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1946 en Paks |
Morto | 27-an de novembro 2016 (70-jaraĝa) en Paks |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Art Vocational High School and Gymnasium Pécs |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • fotisto • videoartisto |
TTT | |
Retejo | http://www.halaszkaroly.hu/ |
Károly Halász [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1946 en Paks, li mortis la 27-an de novembro 2016 en Paks.
Biografio redakti
Károly Hopp-Halász frekventis artan gimnazion en Pécs, poste li laboris en la sama urbo kiel grafikisto kaj dekoraciisto inter 1965–1974, poste li estis respondeculo pri ekspozicioj en la loka muzeo. En 1965 kaj 1968 li frekventis ankaŭ artistajn kursojn kaj tiutempe li estis figuro de arta vivo de Pécs. En 1979 li revenis al sia naskiĝurbo, kie li tuj fondis eksperimentan artistan societon, en 1991 li establis bildgalerion en Paks. Intertempe en 1984, 1986, 1990, 1997 li havis stipendiojn, li studvojaĝis al pluraj landoj. Li ricevis premiojn inter 1979-2006.
El solaj ekspozicioj redakti
- Pécs (1967, 1971, 1974, 1989, 1995, 1998, 2011)
- Budapeŝto (1969, 1980, 1984, 1988, 1993, 1998)
- Dunaföldvár (1985)
- Berlino (1992)
- Paks (1994, 1998)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Szeged (1967)
- Pécs (1969, 1972, 1980, 1991)
- Paks (1971, 1976, 1981, 1985, 1991, 1994, 1999)
- Budapeŝto (1973, 1980, 1984, 1993, 1996)
- Madrido, Londono (1975)
- Munkeno, Amsterdamo (1979)
- Arthalo Budapeŝto (1981, 1983, 1985, 1995)
- Graz (1983, 1985)
Elektitaj artaĵoj redakti
- Modulált emberalakok mozgásban (1968)
- Magasles (serio, 1971-1972)
- Transition (video, 1978)
- Kék lábnyomok (pentraĵo, 2006)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo Arkivigite je 2012-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio