Károly Kotász
Károly Kotász [kAroj kotAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kotász Károly estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto, framasono.
Károly Kotász | |
---|---|
Memportreto de Károly Kotász | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kotász Károly |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | 4-an de februaro 1941 (68-jaraĝa) en Rákoskeresztúr |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Hungario |
Subskribo | |
Parencoj | Q123050534 Antal Kotász |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto • pentristo • instruisto |
Károly Kotász [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1872 en Pest (urbo), li mortis la 4-an de februaro 1941 en Rákoskeresztúr (nuntempa urboparto de Budapeŝto).
Biografio redakti
Károly Kotász komence estis ĉapelisto en la familia metiejo, poste li frekventis Industriartan Lernejon helpe de stipendion ekde 1893. Lia ĉefinstruisto estis Gusztáv Morelli. Li eklaboris en metiejo, kiel ornamisto. Li daŭris la lernadon en Munkeno de Otto Steitz kaj en Parizo de Jean-Paul Laurens. Hejmenveninta inter 1906 kaj 1911 li instruis en privata lernejo, poste li estis profesia pentristo. Li studvojaĝis al Italio, en 1909 li aliĝis al loĝio „Március”. Post 2 jaroj li finance jam firmiĝis kaj aĉetis domon kun ateliero en Rákoskeresztúr. Li ricevis francan premion en 1931.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1902)
- Budapeŝto (1921, 1923, 1927, 1933, 1943, 2000)
- Vieno (1924, 1927)
- Prago (1926, 1931)
- Londono (1928)
- Parizo (1929-1933)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Hortobágy (ĉ. 1900, samnoma pentraĵo (1929))
- Önarckép (1930)
- Út a Kálváriára (ĉ. 1930)
- vidu la bildojn!
Elektitaj ilustraĵoj en libroj redakti
- Elek Benedek: A világ legszebb meséi
- Mózes Gaál: Egy kis diák naplójából
Memorigiloj redakti
- strato (1991) kaj memortabulo en Rákosmente
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
-
Krajina
-
Ridantaj virinoj
-
Ebenaĵo kun laboranta kamparano