Kaĉarevo
vilaĝo en Serbio
Kaĉarevo, serbe Качарево, germane Franzfeld estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo. La historia serba loknomo estis Kraljevićevo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/Serbia_Pan%C4%8Devo.png/220px-Serbia_Pan%C4%8Devo.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a8/Pancevo_mun.png/250px-Pancevo_mun.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Ka%C4%8Darevo%2C_town_centre.jpg/300px-Ka%C4%8Darevo%2C_town_centre.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/Ka%C4%8Darevo_Orthodox_Church.jpg/300px-Ka%C4%8Darevo_Orthodox_Church.jpg)
Bazaj informoj
redakti- 44° 57′ 35″ N 20° 41′ 22″ O / 44.95972 °N, 20.68944 °O (mapo)Koordinatoj: 44° 57′ 35″ N 20° 41′ 22″ O / 44.95972 °N, 20.68944 °O (mapo)
- Areo: 38 km²
- Alto super marnivelo: 80 m
- Loĝantaro: 7620
- Poŝtkodo: 26212
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: PA
Situo
redaktiKaĉarevo situas sur ebenaĵo. Panĉevo troviĝas je 11, Beogrado je 21 km-oj.
Historio
redaktiDum regado de Osmana Imperio la loko ne estis loĝata. Ŝvaboj fondis la vilaĝon en 1792. En 1921 la germanoj estis 98 %. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, poste al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. En 2001 loĝis en Kaĉarevo 7624 homoj (5042 serboj 66 %, 1467 makedonoj 19 %, 322 jugoslavianoj, 100 montenegranoj, 19 hungaroj, 18 slovakoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo