Kalcia cianamido

kemia kombinaĵo
Kalcia cianamido
Plata kemia strukturo de la
Kalcia cianamido
Kristala kemia strukturo de la
Kalcia cianamido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kalcia karbimido
  • Nitrolimo
  • Kalcia cianido
  • Metano-du-imino
Kemia formulo
CAS-numero-kodo 156-62-7
ChemSpider kodo 10669887
PubChem-kodo 4685067
Merck Index 15,1664
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora, blanka aŭ cindrokolora senodora solidaĵo
Molmaso 80.1021 g·mol−1
Denseco 2.29g cm−3
Fandpunkto 1340 °C
Bolpunkto 1150 °C
Solvebleco Akvo:reakcias g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R37 R41 R15 R43 R37/38 [1]
Sekureco S26 S39 S43 S36/37/39 S22 S45 S28
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H261, H302, H317, H318, H335[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P231+232, P261, P280, P305+351+338, P422[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalcia cianamido estas senkolora, blanka aŭ cindrokolora (la koloro dependas de la pureco) kemia kombinaĵo kiu reakcias kun akvo kaj estas nesolvebla en etanolo. Ĝi estas volatila ĉe altaj temperaturoj, sublimiĝas sub 1090 °C (sub atmosfera premo) kaj fandiĝas sub troa premo kun nitrogeno ĉe 1340 °C.

Kalcia cianamido malrapide reakcias kun aer-humideco estigante ureon, cianamidon, du-cianamidon kaj amoniakon. Kalcia cianamido uzatas en agrikulturo kiel nitrogenhava sterko. En kemia industrio, kalcia cianamido uzatas en la produktado de cianidoj, guanidinoj kaj vasta variaĵo da organikaj komponaĵoj.

Kalcia cianamido estas toksa substanco kaj ĉefe agadas kiel haŭto- kaj pulmoj-iritanto. Tokseco estas relative malalta sed ĝi pligrandigas kiam kombinita kun alkholo. Agado de la cianamido sekvata per alkoholaj drinkaĵoj kaŭzas seriozan venenadon akompanata de sufokiĝo-senso. Ĉi-specifa toksefiko estas kialo por ke cianamidaj solvaĵoj estas proponataj por uzo en anti-alkoholaj drogoj.

Sintezo redakti

  • Kalcia cianamido estas preparata ekde la kalcia karbido. La pulvora karbido estas varmigita al ĉirkaŭ 1000 °C en elektra forno en kiu la nitrogeno trapasas dum pluraj horoj. La produkto estas malvarmigita sub meditemperaturo kaj ajna nereakciita karbido zorge foriĝas per akvo:
Procezo Frank-Caro por sintezo de kalcia cianamido

CaC2 + N2   CaN=C=N + C

Kalcia karbido estas tre malmola materialo, kaj la muelprocezo okazas en pluraj etapoj. Por ke ne okazu eksplodo-riskon dum la produktado de kalcia cianamido, pro liberigo de la acetilena gaso, la lastaj etapoj de la reakcio proceziĝas sub nitrogena atmosfero. La karbido reduktiĝas al konsistenco de faruno, tre simila al cemento laŭ ŝajno.[4]

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

Reakcio de kalcia cianamido kun akvo

CaN=C=N + 3 H2O  2 NH3 + CaCO3

Reakcio 2 redakti

Reakcio de kalcia cianamido kun akvo

CaN=C=N + 3 H2O  Ca(OH)2 + CO(NH2)2

Reakcio 3 redakti

Reakcio de kalcia cianamido kun oksigeno

2 CaN=C=N + 3 O2 → CaCO3 + 2 N2

Reakcio 4 redakti

Reakcio de kalcia cianamido kun natria karbonato

CaN=C=N + Na2CO3 + 2 C → CaCO3 + 2 NaCN

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Chemical Book
  2. Exir. Arkivita el la originalo je 2017-08-11. Alirita 2017-08-11.
  3. Chemical Book
  4. Industrial Nitrogen Compounds and Explosives - Chemical Manufacture and Analysis, Geoffrey Martin,William Barbour